Villagarcía de Campos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47840 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 283 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 47′ N, 5° 12′ U (mapo)41.781388888889-5.1930555555556Koordinatoj: 41° 47′ N, 5° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 774 m [+] | ||
Areo | 37 km² (3 700 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villagarcía de Campos [+] | |||
Villagarcía de Campos [biljagarZIa deKAMpos] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villagarcía de Campos estas etimologie komprenebla kiel Urbo de García de Kampoj alude al iama posedanto.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 37,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 282 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la 1920-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 54 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
La municipo estas borde de la rivero Sequillo [seKIljo] ĉe la montoj Torozos, en Tierra de Campos.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La loĝloko jam ekzistis en la 11-a jarcento. En la la 14-a jarcento ĝi apartenis al senjorlando merindad del infantazgo de Valladolid kies senjoro estis Juan Alfonso de Alburqueque. Ekde 1387 la kastelo/palaco pasis, pro reĝa donaco de Johano la 1-a de Kastilio, al Gutierre González Quijada la 3-a, kiel la plej grava feŭdaĵo de tiu familio.
La infano Johano de Aŭstrio, ekstergeedza filo de la reĝo Karolo la 1-a de Hispanio, estis ekde la somero de 1554 en la kastelo de don Luis de Quijada, en Villagarcía de Campos kaj tie restis dum 5 jaroj zorgita de ties edzino, doña Magdalena de Ulloa. Quijada mortis ĉe Johano dum la ribelo de Alpujarras.
En la 1950-aj jaroj oni realigis sondosplorojn serĉe de nafto, kiuj malsukcesis.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo kaj la preĝejo de 1572 laŭ plano de Rodrigo Gil de Hontañón.