Village Vanguard

Village Vanguard
klubejo
ĵaz-klubo [+]
Koordinatoj40° 44′ 10″ N, 74° 0′ 6″ U (mapo)40.736-74.001611111111Koordinatoj: 40° 44′ 10″ N, 74° 0′ 6″ U (mapo)

Village Vanguard (Novjorko)
Village Vanguard (Novjorko)
DEC
Map
Village Vanguard

Vikimedia Komunejo:  Village Vanguard [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Enirejo de Village Vanguard

Village Vanguard (eo: pionira vilaĝo) estas ĵaz-klubejo en la Sepa Avenuo en la novjorko urboparto Greenwich Village.

Antaŭ Village Vanguard je Novjorko en 2009

Village Vanguard malfermiĝis la 15-an de februaro 1935. Fondinto Max Gordon malfermis la klubejon en la kelo de kejloforma domo ĉe stratangulo Sepa Avenuo / Placo Waverly.[1] Ĝi estis komence scenejo por plej diversaj muzikistoj, inter ili ankaŭ popolmuzikisto Pete Seeger, kies bando The Weavers havis en Village Vanguard sian unuan dungitecon, kaj la tiam ankoraŭ nekonata kantisto Harry Belafonte. Aŭguston de 1949 tie prezentis Mary Lou Williams sian lastan koncerton; ŝia bando uzis la scenejon kun la bando de J. C. Heard.[2] Ekde 1957 Village Vanguard fariĝis nura ĵazklubejo. Al la muzikistoj de Village Vanguard baldaŭ apartenis muzikistoj kiel Thelonious Monk, Dizzy Gillespie, Miles Davis kaj Art Blakey.

Dum kiam la ĵazklubejoj de la 52-a Strato aŭ la Birdland ĉe la Broadway ekde meze de la 1960-aj jaroj fermis la pordojn, Village Vanguard restis fama ĵaz-eventejo en Novjorko. Post kiam en 1989 mortis Max Gordon, lia edzino Lorraine[3] transprenis la negocon.[4]

Graveco en la ĵazmondeto

[redakti | redakti fonton]
John Webber, Joe Wilder kaj Lewis Nash en Village Vanguard en la jaro 2006

Apartaĵo de Village Vanguard estas ĝia geometrio. La domo, same kiel ankaŭ la klubejo kun siaj 123 sidlokoj, estas kejloforma, je kio la scenejo troviĝas en unu el la anguloj de la salonego. Ĉi tiu tre speciala geometrio faras la ejon unu el la plej taŭgaj lokoj por ĵazaj sonregistraĵoj, al „Carnegie Hall de ĵazo“.[5] La muzikistoj ŝatas de Village Vanguard aparte la proksimecon al publiko. John Coltrane esprimiĝis pri tio jene:

Mi ŝatas la senton de klubejo, aparte de iu kun intima etoso kiel Vanguard. Estas grave, havi veran kontakton kun aŭskultantaro, ĉar tiu estas tio, kion ni provas komuniki.[6]

Krome la posedanto direktis la ejon Village Vanguard ĉiam tre rigide kiel ĵazklubejo, je kiu la muziko staras en la malfono. Tial sur la hejmpaĝo de la klubejo tekstas jene

Dum prezentado, KVIETECO ESTAS DEVIGA. Ni estas en ĵazklubejo, ne en babilejo.

Village Vanguard ne nur proponis prezenteblecojn por ĵazmuzikistoj, ĉi tie oni ĉiam denove produktis koncertregistraĵojn. Trans la landlimoj de Usono Village Vanguard famiĝis per multaj koncertregistraĵoj de muzikistoj kiel Bill Evans kaj John Coltrane.

Dexter Gordon kaj Benny Bailey en Village Vanguard (1977)

Sonregistraĵoj el Village Vanguard

[redakti | redakti fonton]

Je la sondisko-eldonejoj la titolo „at the Village Vanguard“ intertempe validas kiel garantiaĵo por bonaj vendonombroj. Intertempe ĝi ornamas plurajn dokojn da diskokovriloj de sonregistraĵoj de ĉiuj gravaj ĵazaj diskeldonejoj, ekde Blue Note trans Riverside ĝis Impulse und Verve, la tuta nombro de sonregistraĵoj estas ĝis nun proks. 150.[5]

Maxine Sullivan en Village Vanguard, proks. marton de 1947. Foto de William P. Gottlieb.
  • 1957: Night at the Village Vanguard (Sonny Rollins, Blue Note)
  • 1961: Waltz for Debby kaj Sunday at the Village Vanguard (Bill Evans, Riverside)
  • 1961: Coltrane „Live“ at the Village Vanguard (John Coltrane, Impulse!)
  • 1963: Impressions (John Coltrane, Impulse!)
  • 1967: Live at the Village Vanguard Again! (John Coltrane, Impulse!)
  • 1970: Betty Carter at the Village Vanguard (Betty Carter, Verve)
  • 1976: Homecoming: Live at the Village Vanguard (Dexter Gordon, Sony)
  • 1980: Turn out the Stars (Bill Evans, Nonesuch)
  • 1984: Live at the Village Vanguard (Michel Petrucciani, Blue Note)
  • 1999: Live at the Village Vanguard (Wynton Marsalis, Sony)
  • 2006: Live - At the Village Vanguard (Brad Mehldau, Nonesuch)
  • 2007: Live at the Village Vanguard (Bill Charlap, Blue Note)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Max Gordon: Live at the Village Vanguard. Da Capo, 1988. ISBN 0-306-80160-4
  • Lorraine Gordon: Alive at the Village Vanguard: My Life in and Out of Jazz Time. Hal Leonard, 2006. ISBN 0-634-07399-0

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jubilea artikolo pri Village Vanguard. Arkivita el la originalo je 2008-08-29. Alirita 2012-01-28.
  2. Komp. Linda Dahl Morning Glory: A Biography of Mary Lou Williams. Berkeley: University of California Press 1999, p. 211.
  3. Lorraine Gordon (* 1923) estis ekde 1942 ĝis 1947 edzino de Alfred Lion, fondinto de Blue Note Records. En 1950 ŝi geedziĝis un Village-Vanguard-posedanto Max Gordon. (Fonto: Jim Eigo: Alive At The Village Vanguard: My Life In and Out of Jazz Time (recenzo de la libro)
  4. Lara Pellegrinelli (2000-01-01). A Room With A Life of Its Own: The Village Vanguard (angle). America's Most Fascinating Jazz Clubs. Arkivita el la originalo je 2011-05-14. Alirita 2024-03-29.
  5. 5,0 5,1 Artikolo pri Village Vanguard post 20 jaroj[rompita ligilo]
  6. John Coltrane en la akompanteksto por Live at the Village Vanguard

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]