Villamayor de Gállego

Villamayor de Gállego
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50162
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 866  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 0° 46′ U (mapo)41.685555555556-0.77388888888888Koordinatoj: 41° 41′ N, 0° 46′ U (mapo) [+]
Alto 226 m [+]
Areo 89,364544 km² ( 893 6.4 544 ha) [+]
Villamayor de Gállego (Provinco Zaragozo)
Villamayor de Gállego (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Villamayor de Gállego
Villamayor de Gállego (Hispanio)
Villamayor de Gállego (Hispanio)
DEC
Situo de Villamayor de Gállego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamayor de Gállego [+]
vdr

Villamayor de Gállego [biljamaĜOR deGAljego] (en aragona Villamayor de Galligo) estas municipo de Hispanio, en la orienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
La ravino Salado.

Villamayor de Gállego estas municipa teritorio en la orienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion inter tiu de Alfajarín sudoriente, tiu de Zaragozo norde kaj ĝis sudokcidente kaj tiu de La Puebla de Alfindén sude. Totale ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Perdiguera, Alfajarín, La Puebla de Alfindén kaj Zaragozo. La areo estas inter la valo de la rivero Ebro sude kaj la valo de la rivero Gállego okcidente; nordoriente estas pli seka areo de Monegros. La municipa teritorio formas parton de la Zono de speciala konservado (ZSK) "Bajo Gállego", ene de la Reto Natura 2000​ por konservado de la biodiverseco en la Eŭropa Unio. Menciendas kiel lokoj de natura intereso, la nomita Sabina de Villamayor, nome junipero, deklarita "árbol singular de Aragón" kun aĝo ĉirkaŭkalkule dumiljara, kaj la ravino Barranco del Salado, rimarkinda geologia formacio. La junipero aperas flave simbole en la municipaj flago kaj blazono.

La loĝloko Villamayor de Gállego mem estas je nur 10 km nordoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra areo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 226 msm. La loĝloko mem estas tute inter Zaragozo kaj Perdiguera laŭ la ŝoseo A-129. Krome loka vojo ligas kun La Puebla de Alfindén.

Nordokcidente: Zaragozo Norde: Zaragozo Nordoriente: Perdiguera
Okcidente: Zaragozo Oriente: Alfajarín
Sudokcidente: Zaragozo Sude: La Puebla de Alfindén Sudoriente: Alfajarín
Mudeĥara sonorilturo.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero en la 12-a jarcento fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. Estis registroj ke ekde 1655 la nobela familio Latas havis domon en la loko.

Villamayor de Gállego demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento estis ĉiam ĉirkaŭ 2 000 loĝantoj. Kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Villamayor de Gállego tute male, oni plialtiĝis jam en la 21-a jarcento ĝis nunaj 2 827 loĝantoj (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekde 1912 ĝis Aprilo 2006 ĝi formis parton de la regiona ĉefurbo,[1] kiel ĝia rura kvartalo; ĝi separiĝis de Zaragozo en Aprilo 2006 post tiucela lokana movado ekde 1991, kaj post malsukcesaj klopodoj en 1920 kaj 1964. Tiel ĝi ekestis kiel la municipo 731a de Aragono, formante parton de la komarko de Zaragozo. Ekde tiam, la Supera Tribunalo de Justico de Aragono, krom havigi sendependigon, ĝi havigis ankaŭ la historian iaman nomon Villamayor de Gállego. En 2006 estis granda divido inter la partianoj de la sendependigo kaj tiuj de la kontinueco kiel kvartalo de Zaragozo. En la municipaj balotadoj de Majo 2007 venkis la socialisma partio PSOE-Aragón (partiano de la kontinueco en Zaragozo) per 51,9% de la voĉdonoj (1004 voĉdonoj), kontraŭ 47,1% (910 voĉdonoj) de la cetero CHA, PP, PAR (ĉiuj partianoj de la kontinueco kiel sendependa municipo). En la sekvaj balotadoj la socialistoj malvenkis kaj la Chunta Aragonesista akiris la urbestrecon.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, la ermitejo, la junipero, la ravino kaj naturaj lokoj ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]