Villancico [bijansIko] estas muzika kaj poezia formo en kastilia aŭ portugala, tradicia de Hispanio, Latinameriko kaj Portugalio. Tiuj komponaĵoj estis tre popularaj inter la 15a kaj 18a jarcentoj. La villancicos estis origine nereligiaj kantoj kun refreno, de popola deveno kaj harmoniigitaj diversvoĉe. Poste ili ekestis kantitaj en preĝejoj kaj asociitaj ĉefe al la festoj de Kristnasko. Elstaraj komponistoj de villancicos estis, inter aliaj, Juan del Encina, Pedro de Escobar, Francisco Guerrero, Gaspar Fernandes kaj Juan Gutiérrez de Padilla.
Aktuale, post la eksmodiĝo de tiu antikva formo villancico, la termino ekreferencis simple al ĝenro de kanto kies vortumado aludas al Kristnasko kantata tradicie dum tiu epoko.
La strukturo de la mezepoka villancico estas refreno de 3 aŭ 4 versoj, post kelkaj versoj kun la enhavo de la poemo kies lasta verso antaŭanoncas la rimon de la venonta apero de la refreno.