Villanueva de la Concepción [bijaNŬEba de la konzepZJON], foje nomata popole El Pueblecillo (la vilaĝeto), estas municipo de la provinco Malago, en la regiono Andaluzio. Ĝi troviĝas je 36 kilometroj de Malago kaj ĉe la montobazo de la natura loko El Torcal, inter 400 kaj 500 msm.
Ĝi havas 3 429 loĝantojn (INE 2014).
Ties historio estas ligata al proksima Antekero jam ekde prahistoriaj epokoj. Ĝi ĝuas strategian lokon hegemonie sur la pasejo de la malaga marbordo al la interno de Andaluzio.
Ties aktuala ekonomio dependas el agrikulturo kaj tekstila industrio.
Municipoj de Provinco Málaga |
---|
| |
|