Villarejo de Fuentes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16432 | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Antonio Plaza San Juan (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 554 (2011) | ||
Loĝdenso | 4,32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 47′ N, 2° 42′ U (mapo)39.7883722-2.6953955Koordinatoj: 39° 47′ N, 2° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 862 m [+] | ||
Areo | 128,28 km² (12 828 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villarejo de Fuentes [+] | |||
Villarejo de Fuentes [bijarEĥo de fŭEntes] (Vilaĝeto de Fontoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝantoj nomiĝas villarejeños. La censita populacio en 2013 estis de 554 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Villarejo de Fuentes estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 862 m; je 77 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, 128 de Madrido, 236 de Valencio. La areo de ties teritorio estas de 128.28 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°47′18″N 2°41′43″Ok.
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villarejo de Fuentes super 2,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villarejo de Fuentes kie oni falis al la nunaj 600. Dum la lasta jardeko okazis alveno de enmigrintoj, ĉefe de Rumanio (10% de la totalo de la municipo), allogitaj de laboro en la konstruado. Aktuale, la ekonomia krizo revenigis multajn.
Agrikulturo (cerealoj kaj sunfloroj) kaj brutobredado (ŝafo, malpliiĝanta) tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Estas fabrikoj de fromaĝoj, olivoleo kaj aliaj