Villares de Jadraque | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19243 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 6′ N, 3° 1′ U (mapo)41.102777777778-3.0244444444444Koordinatoj: 41° 6′ N, 3° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 041 m [+] | ||
Areo | 17,2 km² (1 720 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Villares de Jadraque [biĜAres deĥaDRAke] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 45 loĝantoj sur areo de 17,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,6 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas higuereños respektive higuereñas.
Villares de Jadraque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1043 m super marnivelo; je 70 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°06′10″N 3°01′28″Ok. Najbaras la municipoj Gascueña de Bornova, Hiendelaencina, Zarzuela de Jadraque kaj Bustares.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 319 en 1910 al 226 en 1950 kaj de tie plu al 47 en 1981, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: unue bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp., poste en la dua duono de la 20a jarcento pro elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ankaŭ ĉe Villares de Jadraque kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 45 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.