Villarmentero de Esgueva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47172 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 99 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 41′ N, 4° 33′ U (mapo)41.684722222222-4.5436111111111Koordinatoj: 41° 41′ N, 4° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 725 m [+] | ||
Areo | 13,47 km² (1 347 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villarmentero de Esgueva [+] | |||
Villarmentero de Esgueva [biljarmenTEro desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Villarmentero de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de brutobredisto de E..
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 102 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 20 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.
Estas restaĵoj de romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La unua dokumentita mencio datas de 1160, en dokumento per kiu doña María Téllez kaj ŝia edzo don Gustavo Iñíguez, vendas ad don Pedro Rey kaj al lia edzino doña Sancha, sian havaĵon en Villarmentero, kontraŭ maŭro! taksita en dek du maravedoj.
En la 13-a jarcento estis konstruita la preĝejo de Santa Juliana, gotik-mudeĥara kun romanikaj elementoj.
Meze de la 18-a jarcento Villarmentero de Esgueva apartenis al don José Benito de Tineo y Osorio -lpkano de Astorga-.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.