Villarquemado | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44380 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 865 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 31′ N, 1° 16′ U (mapo)40.5170637-1.265061Koordinatoj: 40° 31′ N, 1° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 996 m [+] | ||
Areo | 56,42711 km² (56 42. 711 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villarquemado [+] | |||
Villarquemado [biljarkeMAdo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Villarquemado estas etimologie komprenebla kiel Bruligita Vilaĝo alude al iama incendio; iam ĝi nomiĝis Villahermosa (Bela Vilaĝo) aŭ Villanueva de las Tres Torres (Nova Vilaĝo de la Tri Turoj).
Ĝi estas je 24 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĉe la urba kerno estas la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330.
La municipa teritorio estas trapasata de la valo de la rivero Jiloca okcidente, kiu faras limon kun Santa Eulalia del Campo kaj Cella, kaj per la unuaj altaĵoj de la Sierra Palomera oriente, apartenanta al la Iberia Sistemo, ekde kie descendas kelkaj torentoj. La altitudo gamas inter 1214 m oriente kaj 990 m borde de la rivero Jiloca. La urba kerno staras je 996 msm.
Nordokcidente: Santa Eulalia del Campo | Norde: Santa Eulalia del Campo | Nordoriente: Santa Eulalia del Campo |
Okcidente: Santa Eulalia del Campo kaj Cella | Oriente: Celadas | |
Sudokcidente: Cella | Sude: Cella | Sudoriente: Cella |
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
La 2an de decembro 1249 subskribis en tiu loko Jakobo la 1-a la donacon de la kasteloj de Santa Eulalia la Mayor, Castel de Cabra kaj Petrasol favore al Atho de Foces.
Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Villarquemado oni malaltiĝis ĝis nunaj 846 loĝantoj.