Villaseca de la Sagra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45260 | ||
Retpaĝaro | www.villasecadelasagra.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jesús Hijosa Lucas | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 807 (2010) | ||
Loĝdenso | 56,47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 3° 53′ U (mapo)39.958055555556-3.8819444444444Koordinatoj: 39° 57′ N, 3° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 475 m [+] | ||
Areo | 32 km² (3 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaseca de la Sagra [+] | |||
Villaseca de la Sagra [bijasEka de la sAgra] (Vilaĝo seka, sed vidu sube) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La termino "Villaseca" devenas de "villa d'Aceca", poste "Villaseca", kaj neniel rilatas al la latina "sicca", kiu signifas seka, kaj kvankam tio taŭgus pro la sekeco de ties termino, tio ne verus historie ĉar ekzistis borde de la rivero Taĵo la loko de Aceca, vilaĝo de origino islama.
La loĝantoj nomiĝas Villasequeros. La censita populacio en 2010 estis de 1.807 loĝantoj kaj la denseco estas de 56,47 loĝ/km².
Villaseca de la Sagra estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 475 m; je 17 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 70 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 32 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′29″ N 3°52′55″ Ok.
Limas kun Villaluenga de la Sagra, Cobeja, Alameda de la Sagra, Añover de Tajo, Aranjuez, Mocejón kaj Magán, ĉiuj de la provinco de Toledo escepte Aranjuez kiu apartenas al la provinco de Madrido.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Villaseca loĝiĝis per loĝantoj de la antikva Aceca kiu for de la malsanigaj kondiĉoj ĉe la rivero Taĵo setlis en terenoj liberaj de la islama hegemonio post la konkero de Toledo en 1085. En la 12a, 3a kaj 14a jarcentoj oni mencias la vilaĝon de Villaseca kiel domaro de la komarko de La Sagra en diversaj mezepokaj dokumentoj.
Fine de la 15a jarcento ĝi estis unu de la vilaĝoj kiuj konstituis la komunumon por paŝtejoj de San Martín de la Montiña kun aliaj lokoj de la Montoj de Toledo, aliflanke de la rivero Taĵo. Fine de la 15a jarcento ĝi iĝis vilaĝo de senjorlando de posedo de la toleda stirpo de Silva kaj Ribera, kiu pluigos sian jurisdikcian hegemonion ĝis la lasta triono de la 19a jarcento.
Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio la trupoj de la komunumano episkopo Acuña atakis en 1521 la vilaĝon, bruligis grandan parton de la domoj kaj detruis la palacon de la feŭda senjoro Juan de Silva krom la posta atako al la kastelo de la Aglo, eble la historia epizodo plej elstara de tiu vilaĝo. Finita la ribelo, la reĝo Karlo la 1-a ordonis ke la bruligita parto estu rekonstruita per la materialoj de la ruinigita domo de la kapitano toleda Johano de Padilla, kiun li ordonis detrui en Toledo kiel puno pro ties ribelo.