Vilma Lwoff-Parlaghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Brachfeld Vilma Erzsébet |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1863 en Hajdúdorog |
Morto | 28-an de aŭgusto 1923 (60-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Tombo | Woodlawn Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Portrait of Andrew Carnegie Portrait of Ludwig Windthorst The Poet Eduard von Bauernfeld Chauncey Mitchell Depew, B.A. 1856, LL.D. 1887, Fellow 1888-1906 Self-portrait |
Vilma Lwoff-Parlaghy [lvof-parlagi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lwoff-Parlaghy Vilma, en Usono Elisabeth Vilma Lwoff-Parlaghy estis hungara-usona pentristo, kiu pentradis en Germanio kaj Usono proksimume 120 portretojn de eminentaj amerikanoj kaj eŭropanoj inter ekde 1884 kaj ĝismorte.
Vilma Brachfeld [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1863 en Hajdúdorog, ŝi mortis la 28-an de aŭgusto 1923 en Novjorko.
Vilma Erzsébet Brachfeld devenis el juda familio. Ŝi studis en privata pentrista lernejo en Budapeŝto, inter 1879-1883 en Munkeno, kie ŝia majstro estis Franz von Lenbach. Post siaj studoj ŝi pentradis precipe en Berlino, sed ekzemple en 1885 li kreis 3 portretojn pri Lajos Kossuth en Torino. En 1890 ŝi edziniĝis. En 1896 ŝi unue vizitis Novjorkon. Revenante al Eŭropo en 1899 ŝi denove edziniĝis kun la rusa princo Lwoff en Prago. Ili estis divorcitaj en 1903, sed ŝi ricevis la permeson daŭre uzi la titolon princino. Ŝi denove edziniĝis en la sama jaro kaj ŝi naskis filinon en 1905. Ŝi vivis en luksa hotelo de Novjorko ekde 1908 ĝismorte. En Novjorko ŝi kreis portreton pri Nikola Tesla.
Ŝi tre ŝatis la bestojn.