Vimalakirtio (sanskrite विमल vimala "senmakula" + कीर्ति kīrti "famo, gloro") estas la ĉefa figuro en la Vimalakirtia Sutro,[1] kiu prezentas lin kiel la idealan Mahajanan budhiston[2] kaj samtempano de la budho Gotamo (de la 6-a ĝis la 5-a jarcentoj a.K.). Li ne estas menciita en budhismaj tekstoj ĝis post Nagarĝuno (de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 2-a jarcento p.K.) revigligis Mahajanan budhismon en Barato.[3]
La Vimalakīrti Nirdeśa Sūtra karakterizas Vimalakirtion kiel riĉan patronon de la budho Gotamo.[4] Malsame ol multaj aliaj figuroj de la Mahajana literaturo, kiel Avalokiteŝvaro, li estas ĝenerale prenita kiel historia homo, kiel la budho Gotamo, pli ol mita aŭ legenda, kaj tial li kutime ne estas kultita sur altaroj en tantraj ritoj,[5] sed kiel historia predikanto de zeno.