Virginia Bolten | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de decembro 1876 en San Luis | |
Morto | 30-an de novembro 1959 (82-jaraĝa) en Montevideo | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Argentino ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto sindikatisto redaktisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Virginia BOLTEN (naskiĝis en 1870 en San Luis aŭ en San Juan en Argentina, mortis en 1960) estis argentina anarkiisto de germana deveno.
Ŝi estis elstara oratoro,[1][2] kaj origine loĝis en Argentino, antaŭ ŝi estis ekziligita en Urugvajon en 1902.
Virginia Bolten paŝis sian infanaĝon en la Provinco San Juan. Post atingi plenkreskulecon ŝi laboris kiel ŝufaristo kaj laboristo de sukerfabriko. Dum ŝi laboris kiel ŝufaristo ŝi renkontiĝis kun Juan Márquez, organizanto de sindikato de ŝufaristoj, kun kiu ŝi poste edziniĝis.[3] Gravan rolon en ŝia eniro al la anarkiismaj etosoj ludis ŝia konatiĝo kun Pietro Gori.[4] Post jaroj de aktiveco en feminisma, anarkiisma, kaj laborisma movadoj, ŝi estis ekzilita al Urugvajo laŭ la Leĝo de Rezidado en 1902.[1]
Ŝi estis respondeca pri la gazetoj La Voz de la Mujer (La Voĉo de la Virino) de 1896 ĝis 1897, la unua feminisma kaj revolucia ĵurnalo en la laborista klaso[5], la unua anaraka-feminisma eldonaĵo en la mondo[6]. La blazono de la gazeto estis : "Ni dios, ni patron, ni marido" ("Nek dio, nek estro, nek edzo") kaj sekve La Nueva Senda (nova vojo) el 1909 al 1910.