Virginia Valli | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de junio 1898 en Ĉikago | ||||
Morto | 24-an de septembro 1968 (70-jaraĝa) en Palmaj Fontoj | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Tombo | kantono Riverside vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Charles Farrell (1931–1968) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1916– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Virginia VALLI (18a de januaro, 1895[1] – 24a de septembro, 1968)[2] estis usona aktorino de teatro kaj kino kies kinkariero startis en la epoko de la muta kinarto kaj daŭris ĝis la komenco de la sonkino en la 1930-aj jaroj.
En 1924 ŝi estis la ĉefa aktorino en la filmo de King Vidor nome Wild Oranges, filmo nune vidita post kelkaj jardekoj de filmokela malhelo. Ŝi aperis ankaŭ en la amafera komedio, Every Woman's Life, pri la temo "la viro kiun ŝi edzigus, la viro kiun ŝi devus edzigi kaj la viro kiun ŝi JA edzigis." Ŝi estis la kerno de siaj filmojinter 1924 kaj 1927 kiel la debuto de Alfred Hitchcock nome The Pleasure Garden (1925), Paid to Love (1927), kun William Powell, kaj Evening Clothes (1927), kun Adolphe Menjou. En 1925 Valli ludis en The Man Who Found Himself kun Thomas Meighan.
Ŝia unua sonfilmo estis The Isle of Lost Ships en 1929, sed ŝia kinkariero ne daŭris multe plu pro la malpliiĝinta famo. Malkapabla trovi taŭgan studion, ŝi ĉesis aperi en filmoj post Night Life in Reno, en 1931.