Vitelono | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Witelon | ||
Naskiĝo | probable ĉirkaŭ 1230/1235 en nekonata loko, probable ie en la Duklando Silezio (1138 – 1335) | |
Morto | post 1275 kaj antaŭ 1314 en same nekonata loko | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Duklando Silezio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | matematikisto teologo kristana monaĥo monaĥo filozofo fizikisto psikologo kleriko vd | |
Laborkampo | Matematiko, fiziko, filozofio, optiko kaj psikologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vitelono, Witelon, Vitello Thuringopolonis (naskiĝinta ĉirkaŭ 1230/1235, mortinta inter 1275 kaj 1314) - estis sciencisto de deveno kaj pola kaj germana, kiu konsideriĝas la unua pola filozofo, fizikisto, matematikisto kaj la kreinto de fundamentoj de psikologio de rigardado. Pri li oni parolas ke enkondukis Pollandon en eŭropa scienco.
Vitelono probable naskiĝis ie en suba Silezio. Li iam skribis pri si „Turingorum et Polonorum filius”, de tiu oni konjektas ke li estis el familio kun radikoj en Turingio, do en la germania Sankta Romia Imperio kaj el Pollando. Li lernis en lernejo klostra en Liegnitz (Legnica). Tie li estiĝis monaĥo. Poste li studis en Parizo kaj en Italio, ankaŭ en Padovo. Tie li renkontis Roger Bacon, Tomason de Akvino kaj Wilhelm de Moerbecke, la tradukisto de Aristotelo de la antikva greka al la latina.
Li estis unua grava klerulo kiu skribis pri si "in nostra terra, scilicet Polonia" ("de nia tero, ĝi signifas Pollando"). Lia filozofado komencas en lia verko "Perspectivorum libri decem" pri optiko kaj fiziologio, kiun konis eĉ Leonardo da Vinci kaj Koperniko. Li estis adepto de ideoj de sankta Aŭgusteno kaj Bonaventuro. Laŭ li la lumo estas ĉefa forto en la mondo kiu emas ke ĉio havas formon kaj koloron. Tiu lumo devenas de Dio (konforme kun Evangelio de Sankta Johano). Laŭ li okulo atingas nur informojn pri koloro kaj grandeco de anguloj kaj poste tiu informo estas transkreata en homa menso. Per lia filozofado li estiĝis unua psikologo de rigardado kaj unu el unuaj eŭropaj optikoj.
Post skribado de "Perspectivorum..." li komencis esti diplomato kaj partoprenis en Soboro en Lyon en 1274, li estis la deputito de Henriko Probus la 2-a al papo Johano la 21-a. Li ankaŭ servis ĉe Přemysl Otakar la 2-a. Poste li instruis en lernejo ĉe parafio de Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Liegnitz.