Labruska vito (Vitis labrusca) estas grimp-arbusto de la familio de la Vitacoj, origina de Nordameriko, kie ĝi estas etenda de la orienta marbordo de Usono ĝis la Grandaj Ebenaĵoj. En Argentino ĝi estas konata kiel uva chinche [ĉínĉe] aŭ monterrico.
Ĉirkaŭ fino de la 19a jarcento ĝi estis la solvo plej uzata por la elradikigo de la plago de filoksero Dactylosphaera vitifoliae el la plantejoj de vito, ĉar ties radikoj estas tre rezistaj kontraŭ tiu insekto. Oni uzis ĝin kiel baztrunkon. La solvo konsistis en greftado de la dezirataj vundeblaj vitvarioj sur la radikoj de labruska vito, por ke la planto iĝu praktike sekura kontraŭ la plago.
La termino labrusca deriviĝas de la latina vorto, kiu signifas "natura". En Italio ekzistas variaĵoj de eŭropa vito (variaĵoj de Vitis vinifera) kun la nomo Lambrusco, kiu produktas multajn famajn vinojn samnomajn. Tiuj variaĵoj, kiujn konis jam antikvaj romianoj, estis selektitaj kaj mildigitaj dum jarcentoj, ĉefe en la norda Italio, kaj ne rilatas al la specio Vitis labrusca.