Vladimir Vojnoviĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de septembro 1932 en Duŝanbeo, Taĝika Soveta Socialisma Respubliko, ![]() | ||||
Morto | 27-an de julio 2018 (85-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Korinfarkto ![]() | ||||
Tombo | Trojekurov-tombejo ![]() | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Soveta Unio Germanio Rusio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto dramaturgo kantotekstisto disidento pentristo verkisto sciencfikcia verkisto prozisto ![]() | ||||
Laborkampo | Literaturo, opinia ĵurnalismo, poezio, kantoteksto kaj pentrado ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Moscow 2042 ❦ The Life and Extraordinary Adventures of Private Ivan Chonkin vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vladimir Nikolajeviĉ VOJNOVIĈ (ruse Владимир Николаевич Войнович; naskiĝinta la 26-an de septembro 1932 en Duŝanbo, mortinta la 27-an de julio 2018 en Moskvo[1]) estis grava rusa verkisto kaj satiristo.
Vojnoviĉ estis i.a. paŝtisto, ĉarpentisto, flugmaŝinmekanikisto, fervojisto kaj radifonikonsilisto antaŭ ol ekverkisti en la 1956-a jaro. Unue li ankoraŭ skribis pompajn laŭdhimnojn en la honoro de herooj de socialismo.
Inter 1963 kaj 1970 li inverse verkis la pikareskan romanon La aventuroj konsiderindaj de la soldato Ivan Ĉonkin, satira satisfakciaĵo kontraŭ la absurda politika sistemo sovetunia. Per tiu ete malinteligenta ĉefrolo, kiu ankoraŭ aperis en la romano Tronpretendanto Ivan Ĉonkin, Vojnoviĉ sukcesis krei tipon similan al Jozefo Ŝvejk de la ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek. La kondiĉojn dum la diktaturo stalina Ĉonkin absurdigas per striktega obeo kaj senkritika sekvo.
La unua furorromano ĉonkina famigis Vojnoviĉ en la malsocialismaj landoj. La publikigo kiel ankaŭ la apogo fare de la homrajta movado sovetia igis ke Vojnoviĉ forpelitis en 1974 el la sovetia verkista ligo kaj en 1980 el la patrujo. La sekvintajn jarojn li vivis en Munkeno.
Rehabilitiĝo oficiala fariĝis en 1990 kaj al la verkisto sekve aljuĝitis diversaj premioj, laste ekz. la Rusia ŝtata premio pro la romano La lasta amo de Aglaja Revkina. Ekde la rehabilitiĝo li alterne vivis en Munkeno kaj Moskvo.[2] Liaj verkoj tradukitis en pli ol 30 lingvoj. En 2016 li ricevis la Lev-Kopelev-premion.