Vladimír Ráž | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vladimír Ráž
| |||||
Persona informo | |||||
Vladimír Ráž | |||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1923 en Nejdek | ||||
Morto | 4-an de julio 2000 (77-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | tombejo de Vyšehrad vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Alma mater | Praga konservatorio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Alena Vránová vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro pedagogo vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vladimír Ráž (la 1-a de julio 1923 Nejdek – 4-a de julio 2000 Prago) estis ĉeĥa aktoro.
Vladimír Ráž estis trifoje edziĝinta. Lia nua edzino estis aktorino Alexandra Myšková (* 1922),[1] kun kiu li havis filon Martin. Alexandra Myšková en la jaro 1970 elmigris Norvegion.
Lia dua edzino estis lia aktora kunulino en fabelo Pyšná princezna – Alena Vránová (* 1932), kun kiu li havis filinon Markéta. Lia tria edzino estis Olga Hnátková, kun kiu li havis filinon Veronika (* 1980).
En la jaro 1952 li rolis figuron de reĝo Miroslav en la konata ĉeĥa filma fabelo Pyšná princezna (komune kun sia pli posta edzino Alena Vránová). En la fabela filmo Byl jednou jeden král el la jaro 1954 en rolo de fiŝkaptisto-svatanto de princino Maruška. En filmo Hrátky s čertem el la jaro 1956 li prezentis diablon Doktoron Solfernon.
Ofte li prezentis figurojn el ĉeĥoslovaka nacia historio kiel Josef Božek, Josef Václav Frič, MUDr. Jan Janský, Jan Sladký Kozina, František Ženíšek, Karol Šmidke, Sergej Ingr, dr. Hubert Ripka). Lia kultivita aktora parolado, eleganteco de la aktora parolado samkiel ankaŭ tre bona sceneja parolo antaŭdestinis lin al tio.