Vlčí Habřina | |||
municipo | |||
Municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vlčí Habřina | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Lázně Bohdaneč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Habřinský potok | ||
Situo | Vlčí Habřina | ||
- alteco | 219 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 05′ 01″ N 15° 35′ 25″ O / 50.08361 °N, 15.59028 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,38 km² (338 ha) Vlčí Habřina | ||
Loĝantaro | 330 (2024) | ||
Denseco | 97,63 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1436 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 41 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575984 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vlčí Habřina | |||
Retpaĝo: www.vlcihabrina.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Vlčí Habřina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, ĉe flanka ŝoseo n-ro 323 liganta vilaĝojn Břehy kaj Rohovládova Bělá, 7 km nordoriente de urbo Přelouč kaj 10 km okcidente de urbo Lázně Bohdaneč. En la vilaĝo estas industria produktado de pastbuloj, pli ĝuste de famaj ĉeĥaj "knedlikoj" por restoracioj kaj hejmoj en vasta ĉirkaŭaĵo. Vivas ĉi tie 330 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Břehy, Bukovka, Rohovládova Bělá, Přelovice, Sopřeč kaj Vyšehněvice.
Nomo de la vilaĝo en traduko signifas "Lupa karpenarbaro" kaj ekestis pro tio, ke en arbaro proksima al la vilaĝo oni metis tenatojn por kaptadi lupojn. Ĉar en regiono ĉirkaŭ Pardubice estis riĉaj ĉasejoj, estis intereso de grandbieno Pardubice neniigi damaĝbestojn, kompreneble je la unua loko lupojn. La arbaro estis havaĵo de grandbieno kaj la kaptiloj povis esti senprobleme metataj. Ankoraŭ nuntempe estas en arbaro proksime de Vlčí Habřina videblaj profundaj lupolfosaĵoj.
La lasta lupo en proksima senjorejo de Častolovice estis mortpafita en la jaro 1840 kaj ĝia pezo estis 56 kg.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 411 |
1880 | 510 |
1890 | 511 |
1900 | 504 |
1910 | 490 |
1921 | 459 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 453 |
1950 | 389 |
1961 | 431 |
1970 | 393 |
1980 | 361 |
1991 | 328 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 320 |
2011 | 309 |
2014 | 307 |
2016 | 303 |
2017 | 300 |
2018 | 311 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 313 |
2020 | 320 |
2021 | 311 |
2022 | 328 |
2023 | 322 |
2024 | 330 |