Vojaĝagentejo estas entrepreno asocia al turismo, kies funkcio estas la perado en la organizado kaj realigo de projektoj, planoj kaj veturadoj, prilaborado kaj vendado de turismaj produktoj inter klientoj kaj difinitaj havigantoj de vojaĝoj, kiel por ekzemplo transportistoj (flugkompanioj, krozoŝipoj), gastigantaj servoj (hoteloj), cele al havigo de turismaj kaj havaĵoĵ kaj servoj je dispono de tiuj kiuj deziras kaj povas uzi ilin.
La brita kompanio Cox & Kings, kreita en 1859, estas la plej antikva konata vojaĝagentejo de la mondo kaj Thomas Cook unu de liaj plej elstaraj pioniroj, pro sia planado ekde 1841 de religiaj ekskursoj por grupoj. Ajnaokaze, la vojaĝagentejoj disvolviĝis ĉefe ekde la 1920-aj jaroj, pere de la disvolvigo de la komerca aviado.
La plimulto de la vojaĝagentejoj ne nur vendas aviadil- aŭ trajnbiletoj; plej ofte iliaj servoj varias kaj multaj el ili vendas ankaŭ servojn de krozoŝipo kaj servojn rilataj kun hoteloj. La plimulto de la vojaĝagentejoj ankaŭ faciligas luadon de aŭtoj por siaj klientoj aŭ koncentriĝas en la organizado de vojaĝoj por grupoj al diversaj celoj.
Kun la disvovigo de Interreto kaj de la kutimoj demarŝi por difinitaj servoj pere de retejoj fare de la propraj uzantoj kaj klientoj, granda parto de la servoj havigitaj de vojaĝagentejoj estas farita rekte fare de tiuj uzantoj kaj klientoj.