La vojaĝo suden de Deng Xiaoping (ĉine: 邓小平南巡), aŭ la vojaĝo suden en 1992 (ĉine: 九二南巡), estis la vojaĝo fare de Deng Xiaoping, la iama ĉefa gvidanto de Ĉinio, en sudan Ĉinion, inkluzive de Ŝenĵeno, Ĝuhaj, Kantono kaj Ŝanhajo, de la 18-a de januaro ĝis la 21-a de februaro 1992. La paroloj kaj rimarkoj faritaj de Deng dum la vojaĝo rekomencis kaj plifortigis la plenumadon de lia programo "Reformoj kaj Malfermo", kiu iam haltis post la milita subpremo de la protestoj sur la Placo Tiananmen en 1989 fare de Deng mem. La vojaĝo suden de Deng estas vaste rigardata kiel kritika punkto en la moderna historio de Ĉinio, ĉar ĝi savis la ĉinan ekonomian reformon kaj la kapitalisman merkaton, kaj konservis la stabilecon de la socio.
Dum sia vojaĝo, Deng emfaze diris al pluraj militestroj de la Popola Liberiga Armeo, inkluzive de Yang Shangkun, Liu Huaqing, kaj Yang Baibing, ke "tiuj kiuj ne antaŭenigas reformon devas esti forigitaj de siaj gvidaj pozicioj", devigante Jiang Zemin, tiama ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), subteni kaj daŭrigi la programon de Reformoj kaj Malfermo.
Tamen, kvankam Deng mem menciis, ke la registaro devas batali kontraŭ korupto dum la tuta procezo de Reformoj kaj Malfermo, kaj emfazis la gravecon de laŭleĝa regado, la vojaĝo ne solvis la problemon de korupto kaj la kreskantan ekonomian malegalecon en Ĉinio. Krome, ĝi ne rekomencis la politikajn reformojn de Ĉinio, kiuj malsukcesis kaj finiĝis post la protestoj kaj masakro sur la Placo Tiananmen en 1989.