Voleč | |||
municipo | |||
Eksa gastejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Voleč | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Lázně Bohdaneč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Sopřečský potok | ||
Situo | Voleč | ||
- alteco | 265 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 07′ 04″ N 15° 34′ 20″ O / 50.11778 °N, 15.57222 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,76 km² (476 ha) Voleč | ||
Loĝantaro | 384 (2024) | ||
Denseco | 80,67 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1398 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 41 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575992 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Voleč | |||
Retpaĝo: www.obecvolec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Voleč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, ĉe ŝoseo n-ro 36 inter Chlumec nad Cidlinou kaj Pardubice, 9 km sudoriente de urbo Chlumec nad Cidlinou, 10 km nordokcidente de urbo Lázně Bohdaneč, 4 km de elveturejo n-ro 68 el aŭtoŝoseo n-ro D11 (E67) kaj 5 km de elveturejo n-ro 76. Vivas ĉi tie 384 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malé Výkleky, Rohovládova Bělá, Chýšť, Kasalice, Žáravice kaj Vyšehněvice.
La unua skriba mencio pri Voleč devenas el la jaro 1398. La unuaj konataj posedantoj de la vilaĝo estis Mareš kaj Jan el Vyšehněvice, Johanka el Hustířany, Kunát pli juna el Dobřenice, Vojtěch el Pernštejn kaj de la jaro 1560 la Reĝa Kamero.
Dum la tridekjara milito Voleč ege suferis, estis prirabita kaj forbruligita. Ankoraŭ en la 18-a jarcento estis proksime de Voleč multaj fiŝlagoj kaj arbaroj.
En 19-a jarcento la vilaĝo ekfloras ekonomie kaj kulture. La loĝantaron vivtenas agrokulturado, oni sekigas fiŝlagojn, arbaroj kaj paŝtejoj cedas al plugkampoj. Estis konstruataj nova lernejo, biblioteko, ŝparkompania domo. Oni fondis diversajn societojn, ludis teatron.
En la 20-a jarcento Voleč moderniĝis: estis konstruataj vilaĝaj ŝoseoj, akvokondukilo, kanalizo, moderniĝas agrokulturado ktp. Tamen multaj homoj foriras al urboj. En la jaro 1890 estis en la vilaĝo 63 domoj kaj 495 loĝantoj kaj nuntempe estas 130 domoj kaj nur 320 loĝantoj. La lernejo, antaŭlernejo, ŝparejo estis nuligitaj kaj la servojn oni certigas alie. En Voleč ekestas novaj bezonataj entreprenoj, ekestis tempo de aŭtomobiloj, interreto, poŝtelefonoj. Vilaĝo egaliĝas al urboj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 441 |
1880 | 488 |
1890 | 495 |
1900 | 478 |
1910 | 484 |
1921 | 456 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 425 |
1950 | 379 |
1961 | 360 |
1970 | 361 |
1980 | 373 |
1991 | 337 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 309 |
2011 | 343 |
2014 | 345 |
2016 | 351 |
2017 | 345 |
2018 | 363 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 370 |
2020 | 369 |
2021 | 367 |
2022 | 372 |
2023 | 382 |
2024 | 384 |