Volksdeutsche | |
---|---|
etno | |
germana diasporo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Volksdeutsche (Germanoj laŭ nacieco) estas iama markigo precipe por personoj, kies gepatra lingvo estis germana, kaj kiuj vivis en Eŭropo ekster ŝtatoj kun germana majoritato (komp. Regnaj germanoj).[1] Ili ofte havia ŝtatanecon de negermana ŝtato, kiel ekz. alzacanoj kaj germanaj lorenanoj en Francio (eksa Alzaco-Loreno), germanaj minoritatoj en provinco Lieĝo (plejparte urboj Eupen kaj Malmedy) en Belgio, germanaj poznananoj, okcident- kaj orientaj prusoj, aŭ ekz. suprasilezaj germanojn en Pollando kaj Ĉeĥoslovakio.
Kiel "Volksdeutsche" estis markataj ankaŭ germanfonaj minoritatoj en Aŭstra Imperio kaj pli posta Aŭstrio-Hungario kaj sekvantulaj ŝtatoj krom Aŭstrio - en Jugoslavio, Hungario, Rumanio, Ĉeĥoslovakio (la tn. sudet- kaj karpataj germanoj), en Italio (Sudtirolo). En pli vasta senco estis inter ili malofte envicigataj ankaŭ aŭstroj, Luksemburganoj, germanaj svisoj kaj Liĥtenŝtejnanoj.
Antaŭ la jaro 1939 vivis proksimume 8,6 milionoj da germanoj malantaŭ orientaj limoj de la regno: en Ĉeĥoslovakio (3,48 milionoj), en Pollando (1,15 milionoj), en Rumanio (0,75 milionoj), en Hungario (0,6 milionoj), Jugoslavio (0,55 milionoj) en Sovetunio (1,15 milionoj) kaj pluaj 0,6 milionoj en Estonio, Latvio, Litovio (precipe en Klaipėda) kaj en Libera Urbo Dancigo. Post fino de fugcoj kaj forŝovoj en la jaroj 1945–1948 restis nuur proksimume 4 milionoj en la oriento de Eŭropo.
Ilia iama hejmo estas hodiaŭ el pli granda parto jam pasinteco, ĉar sekve de la dua mondmilito ili estis plimulte ellandigitaj kaj plimulto el ili ekoĝis nove sur teritorio de hodiaŭa germanlingva spaco (Germanio, Aŭstrio). Kie,l sekvo de la 2-a mondmilito la teritorio kun la germana loĝantaro en Eŭropo malgra ndiĝis je unu triono kaj la germana kulturo perdis je signifo.