Dictionnaire de l'Académie française | |
---|---|
skribita verko • collective work | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Franca Akademio |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | vortaro |
La Vortaro de la Franca Akademio aŭ en la franca Dictionnaire de l’Académie française estas vortaro kies redakto kaj disvastigo konstituas unu el la celoj de la Franca Akademio.
Male al priskribaj vortaroj kiaj Le Robert aŭ la Petit Larousse, kiuj celas priskribi la staton de la franca lingvo kiel ĝi estas nun parolata, la Dictionnaire de l’Académie Française celas konservi la literaturan francan lingvon, kiel ĝi devus esti verkita (kaj parolata).