Vrbno pod Pradědem | |||
germane Würbenthal, pole Wrbno pod Pradziadem | |||
urbo | |||
Preĝejo de Ĉefanĝelo Mikaelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vrbno pod Pradědem | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Vrbno pod Pradědem | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Hrubý Jeseník | ||
Transporto | Fervojlinio 313 | ||
Memorindaĵo | Fürstenwalde | ||
Riveroj | 4
| ||
Situo | Vrbno pod Pradědem | ||
- alteco | 545 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 07′ 05″ N 17° 23′ 11″ O / 50.11806 °N, 17.38639 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 590 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 520 m s. m. | ||
Areo | 68,91 km² (6 891 ha) | ||
Loĝantaro | 4 752 (2024) | ||
Denseco | 68,96 loĝ./km² | ||
Fondo | 13-a jarcento | ||
- unua skribmencio | 1097 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 26 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Vrbno pod Pradědem | |||
Retpaĝo: www.vrbnopp.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vrbno pod Pradědem estas urbo kun 4 752 loĝantoj (2024) en Ĉeĥio, situanta en Silezio, en montaro Hrubý Jeseník, 16 km de urbo Bruntál. En la urbeto kunfluiĝas riveroj Nigra Opava kun Meza Opava kaj Blanka Opava kaj estiĝas tiel rivero Opava, kies larĝa valo ebligis alkonduki ĝis Vrbno pod Pradědem krom landvojo ankaŭ fervojon.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Loučná nad Desnou, Světlá Hora, Ludvíkov, Bělá pod Pradědem, Malá Morávka, Široká Niva, Holčovice, Heřmanovice, Andělská Hora kaj Karlovice.
Antaŭulo de Vrbno estis eble jam en la 13-a jarcento minista vilaĝo, la urbeton fondis senjoroj el Vrbno en la jaro 1611. En la unua periodo proksimume ĝis fino de la 17-a jarcento ekonomia aktiveco de la urbeto estis celita al minado de oro, arĝento kaj fererco. En la urbeto laboris vitrofabrikoj, en la 18-a jarcento la urbeto orientiĝis al teksfarado, poste ankaŭ al lignoindustrio. Sur montopinto de Zámecká hora estas ruino de Fürstenwald, origine eble de přemysla burgo el la 13-a jarcento, ruinigita en la jaro 1471. Sur montopinto estas belvedero.
Vrbno estas elirejo precipe al montaro Jeseníky, al ties parto Hrubý Jeseník. En la ĉirkaŭaĵo estas multnombraj turismaj interesaj rokpartoj. En la valoj ni trovos spurojn de la minado kaj ellavejojn de oro el sablo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 188 |
1880 | 5 353 |
1890 | 5 619 |
1900 | 5 960 |
1910 | 6 479 |
1921 | 5 876 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 6 797 |
1950 | 3 725 |
1961 | 4 338 |
1970 | 5 242 |
1980 | 6 536 |
1991 | 6 645 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 6 244 |
2014 | 5 502 |
2016 | 5 273 |
2017 | 5 172 |
2018 | 5 102 |
2019 | 5 040 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 4 995 |
2021 | 4 740 |
2022 | 4 839 |
2023 | 4 798 |
2024 | 4 752 |
|