Vrchovany (germane Wrchhaben) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝas netutaj 3 km nordoriente de Dubá kaj 6 km okcidente de Doksy; tiujn ĉi du urbojn kunigas ŝoseo II/270, kondukanta ĝuste tra Vrchovany. Sudokcidente de la municipo fontas rojo Liběchovka. Vivas ĉi tie 117 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chlum, Dubá kaj Skalka u Doks.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1402.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 308 |
---|
1880 | 331 |
---|
1890 | 294 |
---|
1900 | 263 |
---|
1910 | 235 |
---|
1921 | 235 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 211 |
---|
1950 | 154 |
---|
1961 | 141 |
---|
1970 | 117 |
---|
1980 | 97 |
---|
1991 | 90 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 96 |
---|
2011 | 116 |
---|
2014 | 110 |
---|
2016 | 109 |
---|
2017 | 108 |
---|
2018 | 106 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 107 |
---|
2020 | 107 |
---|
2021 | 107 |
---|
2022 | 111 |
---|
2023 | 113 |
---|
2024 | 117 |
---|
- Ruino de burgo Berštejn, nordoriente de la municipo sur Berkovský vrch (480 m s. m.)
- Kapelo de Ĉielpreno de Virgulino Maria (1801), en la municipo
- Kapelo de sankta Barboro (1744), sudokcidente de la municipo, sur arbarigita supraĵo (358 m s. m.)
- Kruco sub kaŝtanoj – forĝita kruco kun ŝtona soklo, apud kampa vojo proksimume 300 m sudoriente de la municipo
Belvidejo el Vysoký vrch direkte al Starý Bernštejn (Berkovský vrch). Maldekstre municipoj Vrchovany kaj
Chlum.