Vundoj de Armenio | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Ĥaĉatur Abovjan |
Lingvoj | |
Lingvo | armena lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1858 |
Ĝenro | historia fikcio |
Vundoj de Armenio (armene: Վերք Հայաստանի Verk Hajastani) estas historia romano de Ĥaĉatur Abovjan de 1841. Verkita en la ararata (erevana) dialekto[1], Vundoj de Armenio estas konsiderata kiel la ĉefverko de Abovjan. Ĝi estas la debuta romano de Abovjan, la unua armena romano kaj la unua moderna orient-armena literatura verko. Danke al Vundoj de Armenio, Ĥaĉatur Abovjan estas agnoskita kiel la fondinto de la moderna orient-armena lingvo.
Ĝi unue estis publikigita en 1858 en Tbiliso, kiu estis la kultura centro de rusiaj armenoj antaŭ la Rusa Enlanda Milito, dek jarojn post kiam Abovian malaperis.
La historio, kiun Abovjan nomis Vundoj de Armenio, baziĝas sur realaĵo okazinta en lia hejmurbo Kanaker dum la rusa-persa milito de 1826-1828.[2]
Juna armena knabino nomata Taĥuni estis forrabita de soldatoj de Hosejn Ĥan Sardar, la estro de la persa politika ento ĉirkaŭ Erevano. Aghasi, kiu estas la ĉefa heroo, mortigas la virojn de Sardar kaj savas ŝin. La frato de la persa guberniestro Hasano decidas puni Aghasi kaj tiel detruas kelkajn armenajn urbojn.
La libro de 2005 La Heredaĵo de Armena Literaturo de Agop Jack Hacikjan argumentas ke, "kvankam simbola, la incidento, estis sufiĉe potenca por eksciti sentojn de patriotismo, nacia fiero kaj digno". La aŭtoroj tiam rimarkas, ke "la libro legeblas kiel poemo, en kiu la aŭtoro, kiel filo, havas honestan, senpere paroladon kun la homoj, en sia propra Kanaker-dialekto".[3][4][5]