Vysoká nad Labem estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en suda rando de distrikto Hradec Králové proksime de urbo Hradec Králové. Vivas ĉi tie 1 803 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec Králové, Borek, Bukovina nad Labem, Býšť kaj Opatovice nad Labem.
La unua skribmencio pri la Vysoká devenas el la jaro 1073. En februaro de 1945 tra la vilaĝo iris marŝoj de rusaj, anglaj, usonaj, francaj kaj serbiaj militkaptitoj. Trairis 9 fluoj kun 2 - 3 mil viroj kaj regule ili estis enkvartirigitaj en pajlejoj po 80 - 800 viroj. La militkaptitoj - bedaŭrindaj, pro malsato turmentigitaj, ricevas sole unufoje dum tago manĝi iomete de ia supo. Ĉi tieaj loĝantoj klopodis akiri de SS-anoj permesilon, ke ili kuiros al tiuj ĉi militkaptitoj "el sia". La SS-anoj permesis, sed kun kondiĉo, ke apartenantajn aldonoj de kuiraĵo estos el germana provianto. Tiel ili atingis sian celon - satmanĝigi ĉiujn bedaŭrindajn militkaptitojn kaj ĉefe plifortigi ilin per fido, ke proksimiĝas fino de ilia sufero. La tuta vilaĝo, kiel unu familio, helpis kiel ĝi povis...
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 785 |
---|
1880 | 907 |
---|
1890 | 919 |
---|
1900 | 860 |
---|
1910 | 795 |
---|
1921 | 758 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 737 |
---|
1950 | 619 |
---|
1961 | 619 |
---|
1970 | 636 |
---|
1980 | 645 |
---|
1991 | 617 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 645 |
---|
2011 | 1 293 |
---|
2014 | 1 450 |
---|
2016 | 1 575 |
---|
2017 | 1 598 |
---|
2018 | 1 626 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 1 660 |
---|
2020 | 1 703 |
---|
2021 | 1 794 |
---|
2022 | 1 760 |
---|
2023 | 1 782 |
---|
2024 | 1 803 |
---|
-
Vysoká nad Labem
-
Vysoká nad Labem