Vysoký Chlumec (germane Hoch Chlumetz) estas kampurbo en distrikto Příbram en Ĉeĥio proksimume 7 km sude de Sedlčany kaj 34 km oriente de Příbram. Vivas ĉi tie 825 loĝantoj (2024). Sur rokoriĉa monteto situas pentrinda burgo, kiu estas al publiko nealirebla.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Svatý Jan, Nedrahovice, Sedlčany, Počepice, Dublovice, Krásná Hora nad Vltavou kaj Petrovice.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1235.
Statuso de kampurbo estis al la municipo redonita la 29-an de novembro 2011.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 524 |
---|
1880 | 1 628 |
---|
1890 | 1 585 |
---|
1900 | 1 676 |
---|
1910 | 1 571 |
---|
1921 | 1 411 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 297 |
---|
1950 | 952 |
---|
1961 | 912 |
---|
1970 | 841 |
---|
1980 | 812 |
---|
1991 | 836 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 789 |
---|
2014 | 847 |
---|
2016 | 845 |
---|
2017 | 838 |
---|
2018 | 833 |
---|
2019 | 829 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 828 |
---|
2021 | 795 |
---|
2022 | 807 |
---|
2023 | 811 |
---|
2024 | 825 |
---|
Kampurbo Vysoký Chlumec konsistas el ok partoj sur kvar katastraj teritorioj:
- Bláhova Lhota (ĝi situas en k. t. Pořešice)
- Hrabří (ankaŭ nomo de k. t.)
- Hradce (ĝi situas en k. t. Hrabří)
- Jezvina (ĝi situas en k. t. Hrabří)
- Pořešice (ankaŭ nomo de k. t.)
- Vápenice (k. t. Vápenice u Vysokého Chlumce)
- Víska (ĝi situas en k. t. Vysoký Chlumec)
- Vysoký Chlumec (ankaŭ nomo de k. t.)
- Burgo Vysoký Chlumec - En la jaero 1992 la burgo estis redonita al familio Lobkowiczidoj kaj sekve ĝis la jaro 1998 ĝi estis malfermita por publiko. Ekde la jaro 1998 la burgo fariĝis rezidejo de nova posedanto. Tio estas Riprand, Graf von und zu Arco-Zinneberg. Geedzoj Arco-Zinneberg enaktiviĝis en la komunan vivon en Vysoký Chlumec per kelke da meritindaj aktivecoj.
- Skanzeno Vysoký Chlumec
- Bierfarejo Vysoký Chlumec
- Ermitejo de sankta Marko
-
Konstruaĵo de municipa ofico
-
Skanzeno en Chlumec
-
Bierfarejo en Vysoký Chlumec
-
Ermitejo (Dezerto) de sankta Marko
Partoj de kampurbo Vysoký Chlumec (8) |
---|
|
|