Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vřesina |
Vřesina | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Antonio de Padovo en Vřesina
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vřesina | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Administra municipo | Ostrava | ||
Historia regiono | Silezio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Situo | Vřesina | ||
- alteco | 271 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 26″ N 18° 07′ 32″ O / 49.82389 °N, 18.12556 °O (mapo) | ||
Areo | 8,65 km² (865 ha) | ||
Loĝantaro | 2 831 (2024) | ||
Denseco | 327,28 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 85 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0806 | ||
NUTS 5 | CZ0806 500291 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Vřesina (Ostrava-City District) | |||
Retpaĝo: www.vresina.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vřesina estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Ostrava-urbo proksime de Ostrava. Vivas ĉi tie 2 831 loĝantoj (2024). Katastra teritorio de la vilaĝo estas tre ondiĝinta - tra Vřesina kondukas du valoj - valo de rivereto Porubka kaj valo de rojo Záhumenička.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čavisov, Klimkovice kaj Ostrava.
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas en dokumento pri diferencoj de opava princlando el la jaro 1377. Sed estas verŝajne, ke Vřesina ekzistis jam antaŭ tiu ĉi dato. Tempon de ties estiĝo eblas taksi al la dua duono de la 12-a jarcento ĝis la unua duono de la 13-a jarcento, kiam en tiu ĉi regiono okazis ĉeĥa loĝigo. Ekde la jaro 1461 Vřesina fariĝis por proporcie longa tempo parto de sinjorujo de Velká Polom. Ekde 1702 Vřesina fariĝis parto de sinjorujo de Klimkovice, en kiu ĝi restis ĝis la unua parcela reformo, kiam la korto estis disparceligita.
En la dua duono de la 19-a jarcento Vřesina komenciĝis iom post iom ŝanĝiĝi en laboristan vilaĝon - homoj, kiuj iradis labori en minejojn en Ostrava kaj ferfabrikoj en Ostrava-Vítkovice.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 545 |
1880 | 567 |
1890 | 636 |
1900 | 715 |
1910 | 822 |
1921 | 826 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 186 |
1950 | 1 276 |
1961 | 1 682 |
1970 | 1 803 |
1980 | 2 219 |
1991 | 2 328 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 337 |
2014 | 2 858 |
2016 | 2 896 |
2017 | 2 903 |
2018 | 2 932 |
2019 | 2 951 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 918 |
2021 | 2 731 |
2022 | 2 854 |
2023 | 2 865 |
2024 | 2 831 |
Ĝis Vřesina kondukas tramvojo el Ostrava-Poruba ĝis Kyjovice respektive tramlinio numero 5 (Vřesinská–Zátiší) aŭ liniaj aŭtobusoj de Connex Morava. La tramlinio kaj la aŭtobusaj linioj estas integritaj en ODIS, en kiu Vřesina kreas zonon 9 komune kun Klimkovice.