Všeradov | |||
municipo | |||
Vido al la municipo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Všeradov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Hlinsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Všeradov | ||
- alteco | 572 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 52″ N 15° 50′ 14″ O / 49.74778 °N, 15.83722 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,08 km² (508 ha) Všeradov | ||
Loĝantaro | 139 (2024) | ||
Denseco | 27,36 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1730 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572543 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Všeradov | |||
Retpaĝo: www.vseradov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaĝo Všeradov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 7 km okcidente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 37 inter Trhová Kamenice kaj Ždírec nad Doubravou. Vivas ĉi tie 139 loĝantoj (2024).
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
Municipan komunumon kreas tri nomitaj vilaĝoj. La unua mencio pri Všeradov devenas el la jaro 1487, Jasné Pole kaj Milesimov estis fonditaj nur en la 18-a jarcento. Všeradov estas vilaĝo kun ovala vilaĝplaco, en kies centro estas kruckolono kaj arboj. Ĉirkaŭ vilaĝplaco estas malnovaj ĉarpentitaj kaj masonitaj domoj. Novaj konstruaĵoj estas en proksimaj stratoj. Domo n-ro 10 devenas el la 17-a jarcento kaj estas la plej malnova ĉarpentita domo en tiu ĉi regiono.
Milesimov estis fondita de J. V. Garett el Millesim. En katastra distrikto de ĝi estas popola teĥnika memorindaĵo Králova pila (Segejo de Král) - ĉarpentita, per akvo movata muelejo kun unulamena segilo.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1730.
|