Wacław Sieroszewski

Wacław Sieroszewski
Persona informo
Wacław Sieroszewski
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1858 (1858-08-24)
en Wólka Kozłowska
Morto 20-an de aprilo 1945 (1945-04-20) (86-jaraĝa)
en Piaseczno
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando
Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nonpartisan Bloc for Cooperation with the Government (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Wacław Sieroszewski
Memorigilo Wacław Sieroszewski
Familio
Dinastio Q127808064 vd
Gefratoj Paulina Sieroszewska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Wacław Sirko vd
Okupo verkisto
aktivulo por sendependiĝo
vojaĝisto
politikisto
etnologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1885– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wacław Kajetan SIEROSZEWSKI, pseŭdonomo Wacław Sirko (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1858 en Wólka Kozłowska apud Tłuszcz, mortis la 20-an de aprilo 1945 en Piaseczno) – pola verkisto, kreanta lime de kvar epokoj: pozitivismo, Juna Pollando, intermondmilita periodo kaj nuntempo, ekzilito al Siberio, vojaĝisto, etnografo de Siberio kaj sendependeca aktivulo, kavaliro de la Kruco de la Ordeno Virtuti Militari, deputito kaj senatano en la Dua Pola Respubliko.

  • Dzieła zbiorowe (Kolektitaj verkoj; volumoj 1–25, 1931–1935)
  • Dzieła (Verkoj; volumoj 1–20, 1958–1963)

(Etnografiaj laboraĵoj

  • Dwanaście lat w kraju Jakutów (Dekdu jaroj en la lando de jakutoj)
  • Korea. Klucz Dalekiego Wschodu (Koreio. Ŝlosilo de Fora Oriento)
  • Wśród kosmatych ludzi (Inter vilaj homoj)
  • Ze świata (De la mondo)
  • Wśród lodów (inter glacioj)
  • W niepodległej Mongolii (En sendependa Mongolio)

Beletro

  • Na kresach lasów (Rande de arbaroj) – romano
  • W matni (En embusko)– kolekto de rakontoj
  • Z fali na falę (De ondo al ondo)– kolekto de rakontoj
  • Dno nędzy (La fundo de l'mizero) – romano
  • Latorośle – rakonto
  • Jesienią (Aŭtune) – rakonto
  • Chajlach – rakonto
  • Skradziony chłopak (Ŝtelita knabo)– rakonto
  • W ofierze bogom (Ofere al dioj) – rakonto
  • Czukcze Ĉukĉoj) – rakonto
  • Powieści chińskie (Ĉinaj romanoj) - rakonto
  • Ol-Soni-Kisań – rakonto
  • Z życia Korei (El la vivo de Koreio)– rakonto
  • Beniowski (Beniowski) – rakonto
  • Ocean (Oceano)– rakonto
  • Jan-Guj-Tzy – rakonto
  • Ucieczka (Fuĝo) – romano (1904)
  • Zacisze – romano
  • Zamorski diabeł (Transmara diablo)– romano
  • Miłość samuraja (Amo de samurajo) – romano
  • Dary Wiatru Północnego (Donacoj de la Norda Vento)– romano
  • Risztau – romano
  • W szponach (En ungegoj– romano
  • Łańcuchy (Ĉenoj) – romano
  • Topiel – romano
  • Brama na świat (Gdynia) (Pordo al la mondo (Gdynia)
  • Marszałek Józef Piłsudski (Marŝalo Józef Piłsudski)

Pri Marŝalo Józef Piłsudski (tradukita de B. Strelczyk, eld. Pola Esperanto-Asocio)

Citaĵo
 Kiu volas plibone konatiĝi kun nuntempa pola ŝtato, kiu volas ekkoni ĝian internacian situon kaj politikan historion, devas nepre tralegi tiun libron. Verkis ĝin fama pola aŭtoro Waclaw Sieroszewski, prezidanto de Pola Literatura Akademio, longjara kamarado de Pilsudski. La libro estas eldonita sur bela papero kun interesa artkovrilo. 
— Brazila esperantisto n272-282_mar-dec. 1934
Citaĵo
 Biografio de la pola ŝtatprezidanto sur bela papero, en bona stilo kaj akompanita de lia bildo. Oni diru, kion oni volas kontraŭ certaj ŝtatuloj, sed oni ne povas malkonsenti kun ni, ke la pola marŝalo meritas la sinceran amon de sia popolo pro siaj pura karaktero, pruvita malegoismo kaj simpla vivmaniero. Li dediĉis sian tutan vivon al la ideo de libera Polujo, kiu lastatempe leviĝas kiel granda potenco, ludonta gravan rolon sur nia kontinento. 
— Bulgara esperantisto j16 n03-04 nov.dec. 1934
Citaĵo
 lnteresa kaj bone verkita biografo de la Pola patrioto. Ĝi certe interesos ĉiun, kiu studas la modernan historion. Plenaj klarigaj notoj ĉe la fino pligrandigas la valoron de la libro. 
— La Brita Esperantisto - Numero 361, Majo (1935)
Citaĵo
 Biografo de la antaŭnelonge mortinta nacia heroo, kun bona portreto, kaj klarigaj historiaj notoj. Tre interesa por ĉiu studanto de la historio; ankaŭ por ĉiu, kiun interesas la vivo de homo kuraĝa kaj mondfama. Verko serioza kaj konservinda. 
— La Brita Esperantisto - Numero 368, Decembro (1935)

Filmaj scenaroj (kunaŭtoro)

[redakti | redakti fonton]
  • Na Sybir (Al Siberio) kaj Wiatr od morza (Vento de la maro) K. Czyński (1930)
  • Rok 1914 (La jaro 1914) H. Szaro (1932)
  • Dziewczyna szuka miłości (Knabino serĉas amon) R. Gantkowski (1938)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]