Wallacea estas biogeografia nomo de grupo de indoneziaj insuloj separataj de profundaj markoloj el azia kaj aŭstralia kontinentbreto. La insuloj de Wallacea kuŝas inter Sunda Lando (Malajzia Duoninsulo, Sumatro, Borneo, Javo kaj Balio) okcidenten, kaj Proksima Oceanio inklude Aŭstralion kaj Nov-Gvineon suden kaj orienten.
La totala landareo de Wallacea estas 347 000 km².
La Linio de Wallace estas nomata laŭ Alfred Russel Wallace, kiu rimarkis tiun ĉi netan disigan linion dum siaj orienthindaj vojaĝoj en la 19-a jarcento, ĉefe rilate al la diferencoj inter mamuloj kaj birdoj de ambaŭ flankoj de la linio.
La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejon.
Sulaveso 6 provincoj |
Nordaj Molukoj, inklude Halmahera |
Molukoj, eksklude Aruoj | |
Okcidenta Nusa Tenggara (Lomboko, Sumbaŭo) |
Orienta Nusa Tenggara, inklude Komodo, Floreso, Sumbo, Okcidenta Timoro Orienta Timoro (sendependa) |
La biodiversecon de tiu eksterordinara regiono estis konstatita per ĵusa ekspedicio kiu dum laboro de nur ses semajnoj sukcesis identigi kvin novajn speciojn kaj kvin novajn subspeciojn de paseroformaj birdoj, kiam jam malfacile okazas identigoj de novaj birdospecioj. Fakte nur ekde ekspedicioj de la Universitato de Luisiano en norda Peruo en la 1970-aj jaroj oni ne identigis tiom da novaj birdospecioj en ununura zono. Tiu nova ekspedicio en Wallacea sukcesis pro du faktoroj: unua la aparteco de la du insuloj Taliabu kaj Peleng, en kiuj oni malkovris la kvin speciojn kaj kvar el la subspecioj; kaj dua la studo de iamaj ekspedicioj, inter kiuj tiu de Wallace mem, kiuj esploris nur la plej facile atingeblajn marbordajn areojn kaj ne la internajn montarajn.[1]