Walter Braunfels | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1882 en Frankfurto ĉe Majno |
Morto | 19-an de marto 1954 (71-jaraĝa) en Kolonjo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | Hoch Conservatory (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto pianisto universitata instruisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.walter-braunfels.de/wb-html |
Walter Braunfels (* 19-an de decembro 1882 en Frankfurto ĉe Majno; † 19-an de marto 1954 en Kolonjo) estis germana komponisto, muzikpedagogo kaj pianisto.
Post la sukceso de sia fantasma opero „Prinzessin Brambilla“, antaŭprezentita en 1909 sub la direktado de Max von Schillings en Stutgarto, oni laŭdis Braunfels kiel estontecomontra reprezentanto de la Nova Muziko.
Reveninte el la unua mondmilito li konvertiĝis al katolikismo. Ĉi tiu religia konfeso montriĝis poste en kelkaj el liaj komponaĵoj, ekz. la Te Deum kaj la granda meso op. 37. Sekvis pluraj jaroj, en kiuj li sukceses koncertis kiel pianisto. En 1925 li transprenis postenon ĉe la novfondita altlernejo por Muziko en Kolonjo; poste li fariĝis direktoro de ĉi tiu altlernejo. Dum la epoko de la Tria Regno oni forigis lin el ĉi tiu posteno, ĉar li estis „duonjudo“. Estis malpermesite prezenti liajn verkojn. Braunfels tamen restis en Germanio, retiriĝis el la politika vivo kaj sin dediĉis al la komponado. Post la dua mondmilito li reorganizis la Kolonjan altlernejon kaj denove fariĝis ties direktoro. Li mortis en Kolonjo en 1954.
Braunfels sin rigardis kiel malfru-romantisman-tradicieman komponiston en la sukcedo de Hector Berlioz, Richard Wagner, Anton Bruckner kaj Hans Pfitzner. Post la dua mondmilito la muzika avangardo rigardis lian muzikon kiel ekstermodan, tiel ke lia muziko eniris forgeson. Nur en la 1990-aj jaroj oni remalkovris lian valoron por la muzika vivo.