Li konsideris la laboristan movadon ne kiel mallarĝa grupo de specialaj interesoj, sed kiel ilo por avanci en socia justeco kaj en homaj rajtoj en demokrataj socioj.[1] Li katapultis la rimedojn de UAW kaj influis por defendi la rajtojn de la laboristoj, la civilajn rajtojn, la virinajn rajtojn, la universalan sanzorgadon, la publikan edukadon, atingeblajn loĝeblojn, mediajn regularojn, bremson al la nukleaj armiloj, kaj demokratajn sindikatojn tra la tuta mondo.[1] Li survivis al du murdoklopodoj, inklude unu hejme kie li estis pafita per 12a-kalibro tra la fenestro de sia kuirejo.[2] Li estis la kvara kaj plej longdaŭra funkcianta prezidanto de UAW, nome ekde 1946 ĝis sia morto en 1970.[3]
Forta aliancano de Martin Luther King kaj de la Movado por civitanaj rajtoj,[4] Reuther marŝis kun King en Selma,[5]Birmingham,[6]Montgomery,[7] kaj Jackson.[8][9] Kiam King kaj aliaj inklude infanojn estis enkarcerigitaj en Birmingamo (Alabamo), kaj King verkis sian faman Leteron el la Birmingama prizono, Reuther arigis 160 000 usonajn dolarojn por la liberigo de la protestantoj.[10] Li ankaŭ helpis organizi kaj financi la Marŝon al Vaŝingtono de la 28a de aŭgusto, 1963, kaj iom diskursetis el la ŝtupoj de la Monumento de Lincoln tuj antaŭ King faris sian historian diskurson "I Have a Dream" en la National Mall.[4][6] Li servis en la stabanaro de direktoroj de la "National Association for the Advancement of Colored People" (NAACP, Nacia Asocio por la Progreso de Nigruloj).[11] kaj estis unu el la fondintoj de la "Americans for Democratic Action" (Usonanoj por Demokratia Agado).[12] Frua subtenanto de Cesar Chavez kaj de la kamparana sindikato "United Farm Workers", li petis al Robert F. Kennedy ke tiu vizitu kaj subtenu Chavez.[13] Dumviva konservisto, Reuther ludis gravan rolon en la financado kaj organizado de la unua Terotago de la 22a de aprilo, 1970.[14] Laŭ Denis Hayes, ĉefa nacia organizanto de la unua Terotago, "Sen la UAW, la unua Terotago estus plej verŝajne malsukcesa!"[14]
Kiel estro de kvin milionoj da aŭtolaboristoj inklude emeritojn kaj familiojn,[15] Reuther estis influa ene de la Demokrata Partio.[16] Dum la Dua Mondmilito, Prezidento Franklin D. Roosevelt ofte konsultis Reuther, aludante lin kiel "mia juna ruĝharula inĝeniero."[17] Li estis konsiderita de John F. Kennedy kiel vicprezidanto en 1960.[18] Post la Invado de la Porkogolfeto en 1961, JFK sendis Reuther al Kubo por negocadi interŝanĝon de prizonuloj kun Fidel Castro.[19] Li ludis gravan rolon en la iniciato por la kreado de la "Peace Corps"[20][21][22] kaj en la arigo de subteno por la aprobo de la Leĝo por Civilaj Rajtoj de 1964,[23][24] de la Leĝo por Voĉdonrajtoj de 1965,[25]Medicare kaj Medicaid,[26] kaj de la Leĝo por Justa Loĝado.[24] Li renkontiĝis ĉiusemajne en 1964 kaj 1965 kun Prezidento Lyndon B. Johnson en la Blanka Domo por diskuti politikojn kaj leĝaron por la programoj "Granda Socio" kaj "Milito kontraŭ malriĉo".[27] La Respublikana Partio malfidis el Reuther, kio kondukis la prezident-kandidaton Richard Nixon diri pri John F. Kennedy dum la balotkampanjo de 1960, "Mi ne povas imagi ion pli damaĝa por tiu nacio ol iu prezidento kiu ŝuldu sian elekton al, kaj pro tio estu kaptito de, politikestro kiel Walter Reuther."[28] Konservativa politikisto Barry Goldwater deklaris, ke "[Reuther] estis pli danĝera por nia lando ol Sputnik aŭ io ajn kion Sovetunia Rusio povus fari."[29]
Al Reuther estis postmorte atribuata la Prezidenta medalo de libereco en 1995 fare de la presidento Bill Clinton, kiu notis en la koncerna ceremonio, "Walter Reuther estis usona viziisto tiom for antaŭe de sia tempo ke kvankam li mortis antaŭ unu kvarono de jarcento, nia nacio ankoraŭ ne atingis liajn revojn."[30] Reuther estis agnoskita de la gazeto Time kiel unu el la 100 plej influaj personoj de la 20a jarcento.[31] Murray Kempton, nome ĵurnalista ricevinto de Pulitzer Premio, verkis, "Walter Reuther estas la nura homo kiun mi iam renkontis kiu povis rememori el la futuro."[32] A. H. Raskin, prilabora redaktoro de The New York Times, verkis, "Se la rapido de la menso de homo povus esti mezurita en la sama maniero kiel la rapido de liaj kruroj, Walter Reuther estus olimpika ĉampiono."[33][34] George Romney, Guberniestro de Miĉigano, iam diris, "Walter Reuther estas la plej danĝera homo en Detroit ĉar neniu estas pli lerta por okazigi revolucion sed ŝajnigi rompi la ekzistantajn formojn de socio."[35]
↑1960–, Boyle, Kevin. (1995) The UAW and the heyday of American liberalism, 1945–1968. Ithaca: Cornell University Press, p. 144. ISBN 9780801485381. OCLC32626436.