Wat Tyler (originala baptonomo Walter, mortis la 15-an de junio 1381, Londono, Anglio) estis gvidanto de la unua granda kamparana ribelo en Britio.
la ribelo okazis pro nova imposto en majo de 1381, en Essexben kaj poste disvastiĝis en orienta kaj sudorienztaj grafejoj de la lando. Tyler estis elektita gvidanto de la Kent-aj ribelantoj la 7-an de junio. Lia armeo okupis la 10-an de junio Canterbury-n, 13-an enmarŝis Londonon, kie ili murdis kelkajn flamandajn komercistojn kaj detruis en palaco de la malpopulara lancestera princo Johano de Gaunt, sekvatage eĉ okupis la Tower-on kaj murdis la du - laŭ ili - du ĉefkulpulojn ĉefepiskopon-kancelieron Simon Sudbury kaj ĉeftrezorejiston Siron Robert Hales. Dum tiuj eventoj la reĝo interkonsentis kun la ribelantaj armeoj de Essex pri malmultekosta agro, libera komerco, ĉesigo de sklaveco, trudlaboro
La reĝo renkontiĝis kun Tyler kaj ties homoj la 15-an de junio, kiuj havis pli radikalajn postulojn (senbienigo de la eklezioj). Okazis interbatalo kaj la londona urbestro William Walworth grave vundis je Tyler kaj samtage senkapigis lin.
La ribelo daŭris ankaŭ 10 tagojn en la provincojn kaj gvidis ilin John Lister, sed baldaŭ venkis lin episkopo de Norwich, Henry Le Despenser. La promesoj de la rego estis forgesitaj sed la memoro de la ribelo ankoraŭ longtempe mildigis la postajn impostpostulojn.