Weissensee | ||
---|---|---|
![]() Vidaĵo de la orienta parto el glisparaŝuto
| ||
lago | ||
Situo | Karintio | |
Ĉefaj fontoj | Mühlbach, Almbach | |
Ĉefaj elfluoj | Weissenbach al la Drau | |
Areo de la baseno | 6,5 km² | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 47° N, 13° O (mapo)46.70638888888913.339722222222930Koordinatoj: 47° N, 13° O (mapo) | |
Supermara alteco | 930 m | |
Surfaca areo | 6,5 km² | |
Maksimuma longo | 11,6 km | |
Maksimuma larĝo | 900 km | |
Akva volumeno | 0,226098549 km³ | |
Maksimuma profundo | 99 m | |
Averaĝa profundo | 35 m | |
La Weissensee aŭ Weißensee estas montarlago kaj samnoma komunumo en Aŭstrio, kaj situas en la federacia lando Karintio. La lago estas 12 km longa kaj situas je alto de 930 m. La Weissensee estas konata pro la alternativa Elfstedentocht kaj ĝenerale por la turismo pro ĝia naturbeleco.
La lago situas pli alta ol la grandaj valoj en la najbareco, tiu de la Dravo kaj la Gail. Same kiel aliaj montarlagoj ĝi estas per akvo pleniĝinta valo, ĝi proksimume situas de okcidento al oriento. La akvo forfluas en la oriento. La vilaĝoj ĉirkaŭ la Weissensee ĉefe situas je la okcidenta flanko, ĉar la deklivoj al la oriento estas tro krutaj. Je ambaŭ flankoj de la lago situas arbaroj sur la deklivoj. La regiono jam delonge estas loĝata. Je proksimume 2 km ekde la komenco de la lago en la okcidento ĝi estas plej mallarĝa. Tie situas ponto ekde ĉ. 1050 kiu en 1967 estis anstataŭigita.
Vilaĝoj tuj ĉe la lago estas Oberdorf, Gatschach, Techendorf, la samnoma Weißensee, Neusach kaj Naggl.