Westerland

Westerland
Blazono
Westerland (Germanio)
Westerland (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbetokomunumoparto en Germanio • coastal spa
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Norda Frislando
Urborajtoj Urbo de 1905 ĝis 2008
Telefona antaŭkodo 04651
Poŝtkodo 25969–25980
Aŭtomobila kodo NF
Politiko
Komunumestro Petra Reiber
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Andreas-Nielsen-Str. 1
Demografio
Geografio
Geografia situo 54° 55′ N, 8° 18′ O (mapo)54.918.3075Koordinatoj: 54° 55′ N, 8° 18′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 5 m
Areo 10,45 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-westerland.de/
vdr

Westerland (dane Vesterland, frise WäästerlönWeesterlön) inter la jaroj 1905 kaj 2008 estis urba komunumo, kaj ekde la jaro 2009 estas la centra parto de laŭ areo plivastigita komunumo Sylt en Germanio. Ĝi troviĝas sur la insulo Sylt en la Norda Maro kaj estas ties plej grava loĝloko. Administre ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de la jaro 2007 Westerland havis 9032 loĝantojn, fine de decembro 2022 la laŭ areo plivastigita komunumo Sylt havis 13 924 loĝantojn.

Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en Westerland ekzistis tute vigla Esperanto-grupo, kaj dum majo 1981 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Herbert Bruns: SYLT – Natur, Erholung, Forschung, Lehre, Umweltbelastung, Inselplanung und Bürgerinitiative. Dokumentation vom Kampf gegen 'Atlantis' und für Sylt. Vol. 4 (Nr. 37–52) en la serio "Biologische Abhandlungen", Biologie-Verlag, Wiesbaden 1975.
  • Manfred Wedemeyer/Harald Voigt: Westerland. Bad und Stadt im Wandel der Zeit. Stadt Westerland, Westerland 1980.
plaĝa promenejo kun orkestra "konko"
"Vojaĝantoj en Vento" de Martin Wolke sur la stacidoma placo
Turisma poŝtkarto kun salutoj en Esperanto de la insulo, supre maldekstre la sama orkestra "konko" de Westerland