WikiHow | |
---|---|
![]() | |
retejo • MediaWiki-vikio | |
Priskribo | ekranbildo de WikiHow |
Retadreso | https://www.wikihow.com |
Lingvo(j) | (17 lingvoj) angla, hispana, nederlanda, portugala, franca, germana, itala, norma ĉina, rusa, ĉeĥa, japana, indonezia, araba, taja, korea, vjetnama, hinda, turka, persa |
Posedanto | WikiHow |
WikiHow estas retejo bazita sur vikio konsistanta el kolekto de artikoloj kiuj klarigas kiel fari tiun aŭ alian aferon. WikiHow havas jam milojn da artikolojn en preskaŭ 20 lingvoj. WikiHow helpis milionojn da homoj solvi problemojn kaj lerni novajn kapablojn.
Comscore situas wikiHow inter la supraj 150 plej vizititaj retejoj en la mondo. En majo 2011, wikiHow havis 36 milionojn da unikaj legantoj[1].
WikiHow estas publikigita sub la permesilo de Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 (BY-NC-SA 3.0), kio signifas, ke enhavo povas esti modifata kaj reuzata por nekomercaj celoj, kondiĉe ke la originalaj aŭtoroj estu agnoskataj kaj la permesilo ne multe ŝanĝiĝis. Aŭtoroj konservas plenan kopirajton pri la enhavo kaj povas publikigi ĝin aliloke sub diversaj permesiloj. Ili provizas al WikiHow nerevokeblan permesilon uzi la materialon por iu ajn celo.
En januaro 2005, Jack Herrick kaj Josh Hannah komencis la projekton wikiHow. La 28-an de aprilo 2006, wikiHow estis lanĉita sur ties propra domajno www.wikihow.com [2].
Estas multegaj temoj kaj kategorioj. Multege da temoj rilatas al tre praktikaj aferoj. Por doni iun ideon rilate al la temo 'Lingvoj' troveblas ekzemple jenaj demandoj (en la angla versio almenaŭ):
- "Kiel lerni lingvojn pere de Memrise?",
- "Kiel lerni iun ajn lingvon?",
- "Kiel krei lingvon?",
- "Kiel venki lingvan baron?",
-"Kiel ŝanĝi lingvon en Vikipedio?", sed ankaŭ ekzemple
- "Kiel esti ĝentila al homoj tutmonde?"
En la kategorio Esperanto troviĝas du kontribuoj: "Kiel lerni Esperanton?" kaj "Lerni kiel diri utilajn frazojn en Esperanto", sed mankas Esperanto en la kategorio "World Languages" (Mondaj lingvoj)...
La cenzura politiko de wikiHow kutime ne permesas artikolojn pri aferoj kiuj:[3]
Kelkaj homoj plendas ke tio ĉi ne subtenas la ideon malantaŭ eduka rimedo.
Ekzistas jenaj lingvoversioj (en 2020)
(eo) Ni bezonas www.wikihow.com Esperante!
(en) WikiHow to Open Content Arkivigite je 2008-07-06 per la retarkivo Wayback Machine (WikiHow al Malfermita Enhavo)
(en) Temolisto sur la oficiala retejo de WikiHow
(en) Kategorio Esperanto en WikiHow
(eo) Permesilo de Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe (CC BY-NC-SA)