Wikimedia Polska | ||
---|---|---|
Vikimedia landa asocio (2005–) public benefit organization (en) (2007–) | ||
Komenco | 2005 | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Sidejo | Varsovio, Pollando | |
Retejo | https://wikimedia.pl Oficiala retejo | |
Jura formo | volontula asocio | |
Wikimedia Polska (WMPL) estas la pola asocio registrita en novembro 2015. Laŭ statuto ĝia celo estas apogo/subteno de kreado kaj evoluo de iniciatoj funkciantaj en vikio-teknologio laŭ liberaj permesiloj. La agado koncernas antaŭ ĉio apogon kaj promocion de tiuj projektoj, kiuj kreis Fondaĵo Vikimedio (Vikipedio kaj aliaj projektoj de Vikimedio). La asocio funkcias kiel oficiala pola partnero de Fondaĵo Vikimedio laŭ aparta kontrakto.[1]
Ĝi apartenis al koalicio Koalicja na Rzecz Otwartych Standardów, neformala ligo de organizaĵoj kaj entreprenoj/firmaoj.[2] Ĝi estis ankaŭ kunfondinto de koalicio Koalicja Otwartej Edukacji (KOED).[3] Ekde 2007 la asocio posedas statuson de OPP-organizaĵo (organizaĵo de la publika utileco).[4] Ĝia nuna prezidanto estas Michał Buczyński, pasinte al la estraro apartenis ankaŭ interalie Piotr Cywiński, Piotr Czerniawski i Tomasz Ganicz. La asocio nombras 105 membrojn (stato el la 10-a de septembro 2013).[5]
Dum la imposta jaro 2013 la asocio ricevis 1% de la publika imposto, ĉirkaŭ 422 mil da zlotoj, kio en indekso de la OPP-organizaĵoj metis ĝin sur 145-a lokon.[6] En 2012 la ne-registara organizaĵo: Centrum Cyfrowe Projekt: Polska[7] kvalifikis ĝin al rondo de Rakiety otwartości, t.e. la neregistaraj organizaĵoj kies la retaj provizoj, funkciantaj laŭ licenco Krea Komunaĵo, estas malfermaj kaj publike alireblaj.[8]