Wilde estas urbo en Argentino en la distrikto Avellaneda en la provinco Bonaero, sudoriente de la urbo Bonaero, ĉefurbo de la Argentina Respubliko. Ĝi limas oriente kun la Plata-Rivero, sudoriente kun la distrikto Quilmes (lokoj Don Bosco kaj Bernal), okcidente kun la distrikto Lanús (loko Monte Chingolo) kaj nordokcidente kun Villa Domínico (Avellaneda).
La tradicio atribuas la nomon al d-ro Eduardo Wilde, kuracisto kaj verkisto, liberpensulo kaj ministro pri Justico kaj Interno de la prezidantoj Roca kaj Juárez Celman en la 19-a jarcento. Plej verŝajne, tamen, la nomo Wilde devenas de alia multe malpli konata kuracisto, José Antonio Wilde, onklo de Eduardo, kiu vivis pli ol 30 jarojn en Quilmes.
Laŭ la Nacia Censo de 2001, Wilde estas la plej loĝata urbo en Avellaneda, kun 65 881 loĝantoj.