Wilhelminaplein, ankaŭ nomita Kop van Zuid, estas metrostacio de la metroo de Roterdamo sur linio D kaj linio E situanta proksime de Ponto de Erasmo ĉe kvartalo Kop van Zuid. La stacio estis malfermita la 4-an de junio1997 kaj estis dezajnita de Zwarts & Jansma Architecten (ZJA). Ĝi situas sur la deklivo inter la supertera sekcio sur la sudorienta flanko kaj la tunelo sub rivero Nova Mozo sur la nordokcidenta flanko; kiel rezulto, la kajo deklivas laŭlonge.