Willem Blaeu | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1571 en Alkmaar |
Morto | 1-an de januaro 1638 (67-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | nederlanda • latina |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj ![]() |
Familio | |
Infanoj | Joan Blaeu, Cornelis Blaeu (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kartografo astronomo instrumentofaristo eldonisto gravuristo ![]() |
Willem Janszoon Blaeu (naskiĝinta en 1571 je Alkmaar aŭ Uitgeest, Nederlando; mortinta en 1638 je Amsterdamo; ankaŭ Guilielmus Janssonius Caesius, Guiljelmus Blaeuw, Willem Jansz, Willems Jans Zoon, Guilielmus aŭ G. Blaeu) estis nederlanda kartografo kaj eldonisto.
Blaeu naskiĝis en 1571 eble en Uitgeest ĉe Alkmaar. De 1594 ĝis 1596 li lernis astronomion kaj kartografion ĉe Tycho Brahe. En 1600 li malkovris la ŝanĝiĝeman stelon P Cygni. Proksimume 1603 li ekloĝis en Amsterdamo, kie li komencis produkto, terglobojn. Jam baldaŭ li ankaŭ produktis terajn kaj oceanajn mapojn, inter ili en 1605 tutmondan mapon.
En la jaro 1629 li sukcesis akiri multajn galvanaĵojn el la postlasaĵoj de Jodocus Hondius. Tiuj ĉi servis al li por la eldono de propra maparo. El la komence 60 mapoj 37 devenis el la postlasaĵo de Hondius. Sur ĉiuj galvanaĵoj la nomo Blaeu anstataŭas tiun de Hondius.
En la jaro 1633 oni nomumis lin kaartenmaker van de Republiek [mapofaristo de la respubliko], kaj per tio li fariĝis oficiala kartografo por la Nederlanda Orienthinda Kompanio (VOC). Li kreis ampleksan mapoverkaron, kaj ankaŭ eldonis verkojn de Willebrord van Roijen Snell (Snellius), Adriaan Metius, Gerhard Johannes Vossius kaj Pieter Corneliszoon Hooft.[1]
Li mortis en 1638 je Amsterdamo.
Lia filo Joan Blaeu (1596–1673) daŭrigis la produktadon. Post la neniigo de la metiejo dum la Amsterdama Brulego de 1672 kaj la morto de Joan Blaeu en la sekva jaro la eldonejo fondinta de Willem Blaeu estis finfine malfondata en 1698.
Willem Janszoon Blaeu ne estas konfuzenda kun la nederlanda maristo kaj kolonia guberniestro Willem Janszoon, kiu vivis en la sama epoko.
Dokumentita por la jaro 1602 estas po unu tera kaj ĉiela globo, unu futon diametre per la aŭkcio, kiun realigis ekde la 2-a de februaro 1829 la aŭkciisto kaj librokomercisto Johann Lorenz Schmidmer (1779–1831) en Nurenbergo el la librokolekto de Rektoro Georg Balthasar Hoffmann, mortinta en 1828 je Nurenbergo.[2]