Willem van Mieris (1662-1747) | ||
---|---|---|
Memportreto de Willem de Mieris.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-a de junio 1662 en Lejdeno, Nederlando | |
Morto | 26-a de januaro 1747 en Lejdeno, Nederlando | |
Tombo | Pieterskerk (en) vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | |
Familio | ||
Patro | Frans van Mieris vd | |
Patrino | Cunera van der Cock (en) vd | |
Gefratoj | Jan van Mieris vd | |
Infanoj | Frans van Mieris la Juna vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo vd | |
Aktiva en | Leiden vd | |
Verkado | ||
Verkoj | A Grocer's Shop ❦ Armida Binding the Sleeping Rinaldo with Flowers ❦ The Poultry Seller vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Willem van Mieris (1662-1747) estis nederlanda skulptisto, gravuristo kaj pentristo, filo de Frans van Mieris la Juna (1689-1763) kaj Cunera van der Cock, frato de Jan van Mieris (1660-1690), kaj nepo de Frans van Mieris la Maljuna (1635-1681). Willem van Mieris enkorpigis la novan klasikistan tendencon de la nederlanda arto. Kun delikata kaj subtila stilo, kiu enprofundigas siajn radikojn en la Klasika Antikveco, Van Mieris ofertas al ni la la fajnecon kaj elegantecon, kiuj karakterizis lian vastan artan produktadon.[1]
Li naskiĝis en Lejdeno kaj studis sub sia patro Frans van Mieris la Maljuna (1635–1682), kiu estis sukcesa ĝenropentristo. Willem havis sufiĉe sukcesan karieron, estante subtenata de kelkaj patronoj, kiuj komisiis kaj kolektis diversajn el liaj verkoj.
Lia verko konsistas plejparte je ĝenro kaj portretoj, kun iu pentrado je pejzaĝo, same kiel kelkaj skulptaĵoj. La stilo de Van Mieris estis tiu de la pentristoj kun "bona konduto"), kaj liaj ĝenraj verkoj, precipe poste en lia kariero, bildigis scenojn el altklasa socio.
En la aĝo de 19, Van Mieris alprenis la familian laborejon post kiam lia patro mortis en 1681, en aĝo de 45 jaroj. Li apenaŭ estis fininta sian trejnadon en la familia studio kaj daŭros ankoraŭ du pliajn jarojn antaŭ ol li eniros en la gildo de la pentristoj en Lejdeno, en 1685. Li komencis defendi la reputacion de sia patro kiel Lejdena legitima pentristo.
La fajnaj pentristoj de Lejdeno produktis malgrandan skalon de plejparte ĝenraj pentraĵoj aŭ portretoj kun alta atento al la detaloj, popularigitaj de la majstro de Frans, nome Gerrit Dou (1613–1675). La bonegaj kapabloj de Frans kiel pentristo translokiĝis al lia filo kaj lia influo videblas sur la tekniko, temo kaj stilo. Li finis tion, kio restis nekompleta post la forpaso de lia patro. Unu jaron poste, en 1684, li edziĝis al sia edzino Angenieta Chapmans (1662-1744), kiun li ofte uzis kiel modelo.
Krom ĝenro kaj portretado, Van Mieris ankaŭ estis lerta pejzaĝisto, gravuristo kaj desegnisto; cetere, li ankaŭ provis sian manon sur la historio pentrado kun rimarkindaj rezultoj. Li aktivis kiel direktoro kaj unufoje kiel dekano de la Gildo de Sankta Luko, Lejdeno, en 1693.
Unu jaron poste, en 1694, li fondis desegnan akademion en Lejdeno kune kun la pentristoj Jacob Toorenvliet (ĉ. 1636–1719) kaj Carel de Moor (1655–1738), kiujn li kaj De Moor direktis ĝis 1736. Tiutempe, Van Mieris ĉesis labori kiel artisto ĉar li fariĝis parte blinda kaj neniu datita verko preterpasas la 1730-aj jaroj.
Van Mieris naskiĝis en familio de nederlandaj pentristoj. Ne nur lia patro, sed ankaŭ lia frato kaj filo havis formadon en arto. Jan van Mieris (1660–1690) studis sub sia patro Frans van Mieris la Maljuna, kaj ankaŭ sub Gerard de Lairesse (1641–1711), por fine fariĝi pentristo pri ĝenro kaj portretisto.
La filo de Willem, Frans van Mieris la Juna (1689–1763), estis lernanto de sia patro. Li laboris kiel ĝenropentristo kaj verkisto, kaj estis konsiderita eminenta antikvaĵisto, kiu publikigis meritajn verkojn pri numismatiko kaj historio.
Tia familia historio en arto, bonaj rilatoj kun riĉaj kolektantoj kaj patronoj, kaj metilernadoj kun sukcesaj majstroj de la 17-a jarcento ŝajne faciligis la elekton de la profesio en familioj kiel la Van Mieris.
Willem, Jan kaj Frans la 2-a, ĉiuj rektaj posteuloj de la fama pentristo Frans van Mieris la 1-a el la deksepa jarcento, estis destinitaj al prestiĝaj postenoj en la urbo, rezultante konstantan enspezon el la komisionoj de riĉaj civitanoj.