William Boyce | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1711 en Londono |
Morto | 7-an de februaro 1779 (67-jaraĝa) en Kensington |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio |
Alma mater | St Paul's Cathedral School (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Verkoj | Twelve sonatas for two violins, with a bass for the violoncello or harpsicord Symphonies, Op. 2 Cathedral Music |
William BOYCE (11-an de septembro 1711 - 7-an de februaro 1779) estas konsiderita ofte la plej grava angla komponisto de la baroka periodo.
Boyce estis naskita en Londono kaj estis korusknabo ĉe Katedralo de Sankta Paŭlo. Ĉar lia voĉo ŝanĝiĝis, li komencis studi muzikon kun la estimata instruisto Maurice Green.
Lia unua profesia nomumo okazis en 1734, kiam li estis dungita kiel orgenisto ĉe la anglikana preĝejo en Oksfordo.
Boyce tenis plurajn postenojn antaŭ esti nomumita al la avidita pozicio ĉe la Reĝa Kortego kiel la "Muzika Artisto de la Reĝino" en 1755 kaj iĝis orgenisto ĉe la Reĝa Kapelo en 1758.
Ĉar lia surdeco iĝis severa, Boyce ĉesis vivteni sin kiel orgenisto kaj temigis fini la muzikan kompilon por la katedralo kiun lia instruisto Green lasis nefinita. De ĉi tie li daŭre redaktis verkojn de William Byrd kaj Henry Purcell.
Boyce estas plej konata hodiaŭ pro siaj ok simfonioj, himnoj, kaj lirikaj poemoj, kvankam li komponis multajn pli. La melodio kiun li komponis en 1759 por unu el la kantoj de la opero "Harlequin's Invasion" iĝis la oficiala marŝkanto de la Brita Reĝa Mararmeo.