William Craigie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1867 en Dundee | ||||
Morto | 2-an de septembro 1957 (90-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato St. Andrews vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jessie Kinmond Craigie (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | vortaristo universitata instruisto lingvisto tradukisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siro William Alexander Craigie, (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1867 en Dundee, Angus, Skotlando - mortis la 2-an de septembro 1957 en Watlington, Oxfordshire, Anglio), estis skota vortaristo, lingvo- kaj literatura sciencisto, kunverkisto de The Oxford English Dictionary (1901–33) kaj ĉefverkisto de la kvarvoluma Historical Dictionary of American English (1923–36).
Li studis en Universitato de St. Andrews, studis en Kopenhago skandinavajn lingvojn, poste instruis ĝis 1897 en Universitato de St. Andrews. Li instruis ekde 1905 en la Oksfora Universitato.