William Duesbury | |
---|---|
Silueto de William Duesbury (18-a jc.) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-a de septembro 1725 en Longton Hall, Staffordshire, Anglio |
Morto | 30-a de oktobro 1786[1] en Derby |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio |
Familio | |
Infano | William Duesbury (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto pentristo |
William DUESBURY (naskiĝis la 7-an de septembro 1725 en Longton Hall, Staffordshire, mortis la 30-an de oktobro 1786 en Derby) estis grava brita emajlisto kaj entreprenisto de la 18-a jarcento, fondinto de Royal Crown Derby kaj posedanto de porcelanaj fabrikoj en Bow, Chelsea, Derby kaj Longton Hall.[2]
Duesbury naskiĝis la 7-an de septembro 1725.[2] Ĉirkaŭ 1742, li laboris kiel emajlisto en Londono, kie li restis ĝis 1753. Poste, inter 1754-1755, li vivis kaj laboris en Longton Hall, kie lia patro loĝis. En 1756, akumulinte iom da mono, kaj post kiam li konatiĝis kun la ĉefaj manufakturistoj de fajenco kaj ties produktoj, li decidis fondi fabrikon de porcelano en Derby, sur Nottingham Road. En ĉi tiu projekto, li estis financita de John kaj Christopher Heath, tieaj bankistoj,[3] kaj helpita per la sperto de Andrew Planche, potisto vivanta en la urbo. Post la bankroto de bankistoj Heath, li reprenis la aferon. Li mortis la 30-an de oktobro 1786, kaj sukcedis lin lia filo, William Duesbury II.[4]