William Henry Phelps | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de junio 1875 en Nov-Jorko | ||||
Morto | 8-an de decembro 1965 (90-jaraĝa) en Karakaso | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Venezuelo vd | ||||
Ŝtataneco | Venezuelo (1947–) Usono vd | ||||
Alma mater | kolegio Harvard Milton Academy (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Dudley F. Phelps (en) vd | ||||
Infanoj | William H. Phelps, Jr., John Prince Phelps (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo zoologo entreprenisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Frank Michler Chapman 1864-1945 • Frank Chapman vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
William Henry Phelps (14a de junio 1875 – 8a de decembro 1965) estis usona ornitologo kaj negocisto.
Naskiĝis en Novjorko kaj edukiĝis kaj en Akademio Milton kaj en Harvard. Somere de 1896 li entreprenis ornitologian esploradon al Venezuelo kie li enamiĝis al tieaj birdoj kaj al la filino de brita familio Tuckers, kun kiuj li amikiĝis nome Alicia Elvira.
Li revenis al Usono kun malgranda kolekto de specimenoj el kiu li preparis bazon por siaj unuaj publikaĵoj kun Chapman en 1897.
Post fino de studoj ĉe Harvard, Phelps revenis al Venezuelo en 1897, edziĝis al Alicia Elvira Tucker kaj setlis en Maturín. Tie li ekis sukcesajn negocojn kiaj vendado de kafo. Poste William H. Phelps ankaŭ fondis Radio Caracas Radio.
Lia dua filo, William H. Phelps, Jr., iĝis unu el siaj plej elstaraj kunlaborantoj en ĉio pri ornitologio.