William Joseph Hammer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1858 en Pensilvanio |
Morto | 24-an de marto 1934 (76-jaraĝa) |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | inventisto |
William Joseph HAMMER (26a de februaro, 1858 – 24a de marto, 1934) estis usona pionira elektra inĝeniero kaj aviadisto kaj li estis prezidanto de la entrepreno Edison Pioneers kiu startis en 1908. Li ricevis la medalon Elliott Cresson.[1]
Hammer eklaboris por Edison kaj faris taskojn kiel laboratoria helpanto en decembro 1879. Li helpis en eksperimentoj pri telefono, fonografo, elektra fervojo, fererca apartigilo, elektra lumigo, kaj aliaj disvolviĝantaj inventoj. Tamen, Hammer laboris ĉefe pri la inkandeska elektra ampolo kaj estis komisiita por la testoj kaj registroj pri tiu aparato. En 1880, li estis nomumita inĝeniestro de la entrepreno Edison Lamp Works. En ties unua jaro, la fabriko sub la ĝenerala administranto Francis Robbins Upton produktis 50,000 ampolojn. Laŭ Edison, Hammer estis "pioniro de inkandeska elektra lumigo".[2]