William Louis Abbott | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
William Louis Abbott | ||
Naskiĝo | 23-an de februaro 1860 en Filadelfio | |
Morto | 2-an de aprilo 1936 (76-jaraĝa) en Marilando | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Perelman School of Medicine at the University of Pennsylvania (en) ![]() Universitato de Pensilvanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo kuracisto botanika kolektisto zoologo ornitologo scienca kolektisto ![]() | |
Laborkampo | Ornitologio kaj plantoscienco ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
William Louis Abbott (23a Februaro 1860 – 2a Aprilo 1936) estis usona kuracisto, esploristo, ornitologo kaj naturalisto. Li elstaras pro siaj mirindaj kolektoj de biologiaj specimenoj kaj etnologiaj objektoj el la tuta mondo, ĉefe el la Malajzia Insularo, same kiel pro sia financa elteno al la kolektaj ekspedicioj de la Usona Nacia Muzeo.
Abbot naskiĝis en Filadelfio, Pensilvanio.[1] Li akiris beletran bakalaŭron ĉe la Universitato de Pensilvanio en 1881 antaŭ studi medicinon tie, gradiĝante en 1884 kaj sekve farante postgradajn studojn en Anglio, akirante licencion el la Royal College of Physicians (kuracistoj) kaj el la Royal College of Surgeons of England (kirurgoj). En 1886 li ricevis gravan heredon, kaj ĉesis la formalan praktikon de la medicino, kaj dediĉis sin al esplorado kaj kolektado.[2]
Veturoj por esplorado kaj kolektado faritaj de Abbott estis la jenaj:[2]
En 1923, Abbott retiriĝis el aktiva kampoverko sed pluhavigis financon al kelkaj okazoj por la Usona Nacia Muzeo por aliaj kolektaj ekspedicioj.
Li mortiĝis ĉe sia farmo ĉe rivero Elk en Marilando pro kormalsano post longa malsano, lasante siajn librojn, paperojn kaj 20% el sia bieno al la Smithsonian Institution.[2] Je la epoko de sia morto li estis la plej granda unuopula kontribuanto al la kolektoj de la muzeo.[4] La nomo de Abbott estas rememorata en la nomoj de nombraj animalaj taksonoj, kiaj tiuj de la Abota krestolacerto (Gonocephalus abbotti), Abota geko (Phelsuma abbotti), Abota naivulo (Papasula abbotti), Abota sturno (Cinnyricinclus femoralis), Abota koraceno (Coracina abbotti), Sovimanga nektarinio (Cinnyris sovimanga abbotti) kaj la Abota cefalofo (Cephalophus spadix). Planto nome kiel li estas la Cyathea abbottii, arbo-filiko indiĝena de Hispaniolo.